Roberto Peres-Franko

La oleandra floro

mikronovelo

Originalo en la hispana

“fali kiel petaloj de floro,
tio estis nia destino”

TSUBOI Sunao

Li vekiĝis kaj sciis, ke li sorisas. Kuŝante sur la herbo, li malfermis la okulojn: la oleandro super lia kapo lasis vidi ĉielajn spacojn inter la florgrapoloj. Li rigardis al sia flanko, kaj ŝi estis tie, kuntiriĝinta sur la herbo, kvazaŭ ŝi dormus, sed kun la okuloj sur li. Ankaŭ ŝi sorisis, kaj sur ŝiaj ankoraŭ ruĝiĝintaj lipoj estis esprimo de amo kaj necerteco.

— Ĉu vi amas min? — li demandis, sciante la respondon.

La duonmalfermita kimono lasis vidi denove ŝiajn porcelanajn ŝultrojn. En la malnodita hararo restis kaptitaj kelkaj disaj floroj. La grundo estis kovrita de ili. Li karesis ŝian frunton kaj prenis rozan floreton.

— Ĉu vi scias, kion mi ŝatas pri ĉi tiu floro?

Sed ŝi silentis.

— Ke ĝi memorigas min pri vi.

Ŝi sorisis kaj mallevis la rigardon. Akihiro tiam aŭdis mildan zumadon —ĉu eble abelo ĉe la flora arbetopinto?— kaj poste akran siblon. Li rigardis al la proksima urbeto, Hiroŝimo, kaj subita brilego inundis ĉion.

Li aŭdis nenion. Li sentis nenion. La cindroj kovris la bruligitajn ebenaĵojn.

Notoj

La traduko aperis en Beletra Almanako, N-ro 48 (Oktobro 2023).

Aperas enEsenca antologio (2026)