Roberto Peres-Franko

Pri · La verkoj

Kritiko

Verkoj en ĉi tiu kategorio ekzistas en la hispana.

Ricevitaj laŭdoj

Laŭ Eduardo Ritter Aislán, «Roberto Joaquín Pérez-Franco estas klera verkisto» kaj «unu el la plej rafinitaj verkistoj» de Panamo, kiu «regas ĉiujn rimedojn de la hispana lingvo kun fidindeco…; li ne uzas vanajn vortojn… kaj klopodas eviti la afektadon… Ĉar lia vortprovizo estas riĉa…, li povas individuigi siajn rolulojn kaj skizi ilin per nekonfuzeblaj trajtoj». Enrique Jaramillo Levi konsideras lin «unu el la plej talentaj aŭtoroj de la lastatempaj generacioj». Melquíades Villarreal Castillo konsideras lin «matura verkisto, konanto de sia metio, kiun li praktikas kun la pacienco kaj la arto de oraĵisto», «sendube, unu el la plej bonaj novelistoj, kiujn havas Panamo». Pedro Crenes Castro priskribas lin kiel «de klera kaj tre pripensema prozo». Rodolfo de Gracia Reynaldo kvalifikas lin kiel «majstron de la noveleto».

Lia plej elstara teksto, la novelo Vivo, estis kvalifikita de la ĵurio de la Nacia Premio pri Novelo José María Sánchez 1999 kiel «literatura juvelo inda je la plej postulema antologio, pro sia homa varmo, klareco kaj formala perfekteco». Melquíades Villarreal Castillo diris, ke ĝi estas «unu el la plej bonaj noveloj iam skribitaj en Panamo», aldonante, ke ĝi «skizas, en simpla maniero, la esencon de la homa ekzisto». Enrique Jaramillo Levi priskribas ĝin kiel «specon de “klasikaĵo” de la novaj generacioj pro sia intensa homa travivaĵo, rakontita ene de senriproĉa tradicia strukturo kaj per la uzo de simpla kaj tre preciza lingvaĵo… nepra legaĵo por ĉiu, kiu volas scii, kiel oni bele rakontas novelon». La eldonistino Mónica Mora —kiu publikigas Vida (2022) kiel libron, ilustritan de Margarita Cubino, sub la marko de Perezoso Editores— konfesas, ke, leginte ĝin unuafoje, ŝi pensis, ke ĝi estas «la plej bela afero, kiun mi legis en mia vivo».

Enrique Jaramillo Levi priskribas la novelon La entrudulino kiel «malgrandan majstroverkon de la imagpovo», kies «semantika precizeco, ekzakta strukturo kaj surpriza kaj senriproĉa elnodiĝo permesas al la aŭtoro trakti kun kredebleco la kaŝitajn profundaĵojn de sonĝa mondo, kiu fariĝas fulme reala». Li priskribas ankaŭ Al la ĝardeno kiel «alian antologiindan novelon», kaj verdiktas pri ambaŭ: «La kontuzanteco de la finoj de ĉi tiuj du majstraj tekstoj de Pérez-Franco lokas ilin, ŝajnas al mi —kaj mi ne emas troigi en miaj literaturaj juĝoj—, inter la plej bonajn novelojn skribitajn en Panamo».

Laŭ la ĵurio de la Premio Sánchez 2005, la kolekto Cenizas de ángel (2006) «montras regadon de la rakontado, la priskribo, la dialogo kaj bone fundamentitan literaturan kulturon, krom uzi diversajn rakontajn teknikojn proprajn al la nuntempa literaturo, kiuj kortuŝas kaj partoprenigas la leganton». Ĝiaj noveloj, diras la ĵurio, «kaptas la intereson de la leganto per sia tema vario, siaj esprimaj rimedoj, la uzo de fantaziaj, realismaj kaj eĉ regionismaj registroj». Melquíades Villarreal Castillo diras, ke tiu kolekto «lasas nenion por deziri rilate al formala zorgo kaj al tema traktado, sigelante definitive la kvaliton de la aŭtoro kiel unu el la plej bonaj panamaj novelistoj de nia tempo». José Luis Rodríguez Pittí priskribas ĝin kiel «ekzercon pri kiel bone skribi novelon», kaj rimarkigas: «Ĉiu el la noveloj estas skribita kun precizeco. Tre elfaritaj. Kun la perfekteco, kiun donas nur trankvila polurado, rafinado, perfektigado dum sufiĉa tempo, kiel oni devas fari kun ĉiu artverko. Per ili Roberto montras la regadon de la metio de novelisto kaj, precipe, de artisto de beletro».

Federico Hernández Aguilar reliefigas la mikronovelon La sonĝo kiel «tre rimarkindan novelon», kiu revizitas klasikan temon «kun nekontestebla sukceso», kaj kiu «montras, ke eĉ la temoj plej ofte traktitaj de verkistoj de ĉiuj epokoj, kun la sekva vario de stiloj kaj farmanieroj, povas esti revizititaj niatempe kun nekontestebla sukceso, kondiĉe ke ekzistu la sufiĉa talento, la necesa inspiro kaj… la kapablo miri antaŭ la mistero».

Por Rodolfo de Gracia Reynaldo, La profetaĵo «atingas la rakontan sublimecon per la sagaco, la ironio, la neceso de inferenco, la devigeco de la interteksto kaj de la kono de la historio, la ĉioscio de la rakontanto, kiu ne sen ioma moko prezentas al ni la rakonton, kaj ankaŭ per rakonta epifanio, kiu movas nin al rido kaj al pripenso samtempe». Pri la mikronovelo La diablika masko diris Pedro Crenes Castro: «Mirindaĵo! Kia ritmo, kiaj grandaj bildoj, kaj la atmosfero kaj scenejo. Elstare».

Pri Textos escogidos (2008), diras Villarreal Castillo, ke la aŭtoro, «en ĉi tiu antologio, faris bonegan kompilon de sia literatura produktado, generante verkon de profunda matureco, kapablan elplaĉi al la plej severaj legantoj. La verko, en ĉiuj siaj sekcioj, skizas ateston de matureco kaj de literatura rigoreco, kio faras ĝin interesa peco, kiu, per siaj propraj meritoj, rekomendas sian legadon».