Roberto Peres-Franko
Antaŭparolo

Prologo al la ‘Esenca antologio’

Originalo en la hispana

Oni povus diri, ke mi konatiĝis kun Roberto Pérez-Franco ĉe la tagiĝo de la 21-a jarcento, kiam ĝi ankoraŭ havis la sorison de novnaskito. Tamen, li estas unu el tiuj homoj, kiujn vi renkontas ĉiujn 15, ĉiujn 51 aŭ ĉiujn 551 jarojn kaj vi scias, ke delonge vi ne vidis lin, sed al vi estas klare, ke vi konas lin. Ke vi lin jam konis.

Tiel, la panama aŭtoro kreskinta en la Villa de Los Santos alportis al mia atento sian personan antologion, poliglotan, universalan, humanisman, kaj en tiu humanismo, profunde triban kaj radikan. Pri la flugiloj kaj la radikoj.

En la tekstoj, kiuj konsistigas lian antologion, distingiĝas deveno, praula linio, kiu montras lin trinkanta el la fonto de istmaj antaŭuloj kiel Rogelio Sinán, Tobías Díaz Blaitry aŭ José Guillermo Ros-Zanet.

Kaj en tiu linio, oni ekrigardas kaj povas vidi paralelojn kun liaj samtempuloj en la Istmo. La generacia proksimeco eble ne klarigas, kiu trinkis el kiu, aŭ ĉu ili konatiĝis, sed iu, kiu legis ilin ĉiujn, povas rimarki, ke en la verkaro de Pérez-Franco estas DNA, kiun kunhavas aŭtoroj kiel Cheri Lewis, Arturo Wong Sagel aŭ David Ng, ekzemple. Kanti al la koncipita bebo, denunci la krimon de la adoleskantoj bruligitaj en la Centro de Cumplimiento de Tocumen, «malfermi la manojn» en lingvaĵo kelkfoje luda, kiu nudigas la mallumojn de la homa naturo, estas parto de tiu DNA.

La ethos de Pérez-Franco estas profunde diversa kaj universala: kelkfoje ĝi kondukas vin al Oriento aŭ al Okcidento, kondukas vin de Japanio al lia hejmurbeto, La Villa de Los Santos; ĝi vojaĝas en la tempo kaj en la spaco; ĝi moviĝas inter la maldormo kaj la sonĝo. Tiurilate ĝi memorigas al mi ion, kion la kinoreĝisoro Federico Fellini diris pri Borges, kaj kio aplikeblas al Roberto Pérez-Franco, nome ke, legante lin, mi ne povas eviti pensi pri malkontinua sonĝa fluo, en kiu la heterogeneco de lia produktado —rakontoj, eseoj, poemoj— konsistigas nedeĉifritan signon de lia nelacigebla metamorfozo, la spegulaĵon de lia senripoza animo.

Tiu ethos, venante de sciencisto, kondukas nin iom post iom al speco de mistikismo, kiel ekzemple kiam en la teksto Res una sumus li rivelas al ni, ke «Dio kontraŭ Dio rezultigas ĉiam egalecon». Tio venigas min al la medito, kiun pri tiu punkto faras la argentina aŭtoro Rafael Felipe Oteriño, kiam li diras, ke «en la ŝako ĉiam allogis min tiu paca maniero fini la partion, kiu estas “fari egalecon”. Mi prenas ĝin kiel inviton rekomenci la partion. Mi transponas tiun figuron al la vivo. Fari egalecon (por) rekomenci».

Dio batalas kontraŭ si mem, detruas mondon, por ke renaskiĝu alia: tio estas fari egalecon. La homo, farita laŭ Lia bildo kaj simileco, same.

En la ethos venas la mistikismo, kaj el ĉi tiu, la pathos de la verkaro de Roberto Pérez-Franco. La aŭtoro defendas la pasion; en la verkaro troviĝas sensualeco, deziro, sekso kaj vivo. Sed same ni trovas la timon, la mallumon, en la plej profunda radiko de la aŭtoro; tie, Eroso kaj Tanatoso ne estas sub la lupeo de la sciencisto, sed transformiĝas per la portiloj kaj simboloj, kiujn praktikas kaj uzas Roberto Pérez-Franco, de Corpus Christi ĝis la Sankta Semajno, anĝeloj kaj demonoj, la danco de la lumo kaj la mallumo.

Mi invitas vin legi ĉi tiun verkon, kiu eble ne donos al vi la respondojn, sed plenigos vin per belaĵoj, per bele formulitaj demandoj kaj per savoir faire sen pompo, kiu vin permane gvidos al mondoj realaj, idealaj, sonĝitaj kaj travivitaj.

Edilberto González Trejos

Panamo, la 24-an de aŭgusto 2024

Panamo, 24-a de aŭgusto 2024