La peono
Originalo en la hispana
al Capablanca
Verŝajne mi dormis jam de ĉirkaŭ duonhoro, en la ombro de mahagono, kiam vekis min la krako de branĉo. Unu el la infanoj de la vilaĝo venis ĝis la turo kaj rigardis min starante kiel soldateto, malpura kaj subnutrita, sed kun aplombo. Li etendis al mi skatolon, kiun li portis sub la brako, kaj hontete li diris:
— Don Pablo, ĉu vi povus ŝanĝi tion kontraŭ alia ludilo?
Tio estis ŝakludo, la sola el dekoj da donacoj, kiujn ni disdonis en la kristnaska festo la antaŭan tagon. La infano, kun hararo malkombita kaj akra rigardo, havis verŝajne ĉirkaŭ dek du jarojn. Mi mem donis al li la donacon la antaŭan tagon, kredante, ke ĉar li estis unu el la plej grandetaj, li povus aprezi la ludon pli bone ol la pli malgrandaj.
— Ĉu vi ne ŝatas vian donacon? — mi demandis. — Sciu, ke mi mem tre ŝatus, se oni donacus al mi ŝaktabulon…
La infano denove rigardis la koloran skatolon kaj skuis ĝin kiel marakon. Kiam li levis la rigardon, mi vidis iom da enuo sur lia vizaĝo. Mi imagis, ke post tago rigardante de malproksime la aliajn lokajn infanojn ludi kun siaj novaj pilkoj kaj aŭtomobiletoj, li verŝajne sentis sin malpligrandigita kun tiu tabulo de kvadratetoj kaj tiuj pecetoj de nekutimaj formoj. Mi sentis empation en tiu momento, sed mi rezistis fali en la antaŭjuĝon pensi, ke malriĉa infano en fora vilaĝo en triamonda lando ne povas aprezi la belecon de ŝakludo.
— Ĉu vi scias almenaŭ kiel ludi ĝin?
Li kapneis, time, sen rigardi al mi. Sur la ekrano de mia tekokomputilo, mi vidis, ke la progresindikilo montras kvardek kvin elcentojn da progreso en la agordado de la mikroonda radioaparato, kiun tiun matenon instalis Jorge kaj mi. “Je tiu rapideco — mi pensis — necesos almenaŭ ankoraŭ unu horo, ĝis la agordado finiĝos”. Sciante, ke mi havas sufiĉe longan liberan tempon, mi decidis fari la mondon pli bona instruante al tiu eta vermohava knabo la regulojn de la senmorta ludo.
— Venu, mi instruos al vi — mi diris.
Kiel iu, al kiu oni ordonas fari hejmtaskon, li nevole sidiĝis antaŭ mi. Por tute vekiĝi mi iom etendiĝis kaj elŝutis la enhavon de la skatolo sur la lignan tablon, kiun la antaŭan tagon pruntedonis al ni Don Felipe, la instruisto de la bazlernejo.
— Kiel vi nomiĝas? — mi demandis apartigante la pecojn laŭ koloro kaj tipo.
— Manuel — li respondis, malparoleme.
— Ĉu ŝi estas via fratineto? — mi demandis, almontrante pli junan knabinon, ĉirkaŭ sep- aŭ okjaran, kiu sekundon antaŭe alvenis portanta futbalan pilkon, kun esprimo de nenio-estas-farenda.
— Ŝi estas mia kuzino. Ŝi nomiĝas María del Carmen, sed ni nomas ŝin Mari.
— Nu, atentu ambaŭ, ĉar mi instruos al vi ludi ŝakon.
María delasis la pilkon kaj atentis pri la ŝaktabulo. Manuel ripetis sian geston de enuo kaj lia rigardo sekvis la pilkon, kiu malrapide ruliĝis ĝis la bazo de la turo.
Post mallonga enkonduko, per kiu mi rakontis pri la nekonata kaj antikva origino de la ludo, mi montris al ambaŭ infanoj la movkapablon de ĉiu peco: la reĝo, la damo, la kuriero, la ĉevalo, la turo kaj, fine, la peono.
— Peono kiel paĉjo — rimarkis Mari, lekante, en la ŝvito de sia supra lipo, iom da muko kaj da vojpolvo.
— Jes, peono kiel via paĉjo — mi respondis, kvankam mi ne konis ŝian patron. — La peonoj estas tre gravaj en ŝako — mi aldonis, klopodante doni al mia juna publiko ion, kio ligus ilin al la ludo.
Kiam venis la momento klarigi la ŝakon, la maton kaj la egalvenkon, Manuel jam estis grimpanta per la rigardo la mahagonajn branĉojn kaj serĉadis iun igvanon eventuale kaŝitan inter la folioj. Mari, male, restis absorbita eĉ dum la seka klarigo pri la “paspeono” kaj la “longa” kaj “mallonga” arokoj.
— Nu… tiuj estas ĉiuj ludreguloj, Manuel. Nun vi povas reiri al la vilaĝo kaj instrui ilin al iu samaĝa amiketo, por ke vi ludu vian unuan ludon, ĉu bone?
Manuel, aŭdinte sian nomon, bezonis kelkajn sekundojn por rekonektiĝi al la ĉetabla konversacio kaj restis silente pensanta, ĵetante mallongajn rigardojn al la futbala pilko.
— Ĉu ne restas al vi alia pilko? — li demandis min, preskaŭ petegante, ke mi liberigu lin de tiu pentofarado.
— Maĉjo, prenu mian pilkon, kaj mi prenos la ŝakludon … — proponis María, kaj mi surpriziĝis.
La knabino ankoraŭ ne finis paroli, sed Manuel jam estis preninta la pilkon kaj forkuranta al la vilaĝo, kun adiaŭo per la longa krio “Ĝis revido, Don Paaablooo…”
Mi rigardis al María del Carmen, iom skeptike. Ĉar dum la disdonado ŝi ricevis pilkon, ne estis tre probable, ke ŝi bedaŭros tiun interŝanĝon. Sed en la fundo de la koro mi pensis, ke eble ni estus devintaj donaci pupon al la kompatinda knabino jam de la komenco. Tion mi estis pensanta, kiam alvenis Jorge, kun grapolo de verdaj kokosoj kaj maĉeto.
— Mi ludos kontraŭ la gajninto! — li kriis ridante.
— Se vi volas, ni tuj ludu partion — mi respondis — ĉar la lernanto forkuris.
Jorge rompis tri kokosojn, verŝis akvon en niajn pendbotelojn kaj en glason por la knabino, kaj li sidiĝis ĉe la ŝaktabulo. Kontraŭ mia ludkomenco “reĝa peono”, Jorge elektis linion de la “siciliana”, la superrapidan drakon, kiun li lernis el libro kaj poluris jam de monatoj. Jorge kaj mi regule ludis ŝakon, kaj konis niajn ruzaĵojn. Okaze de niaj vojaĝoj al kamparoj por instali mikroondajn antenojn por disponigi Interreton al la lernejoj de foraj anguloj de la lando, ni havis abundan tempon por longaj kaj furiozaj ludoj. Multfoje antaŭe ni eksperimentis tiun ĉi ludkomencon, kaj pro tio la unuaj movoj estis rapide sinsekvaj. Sed jam en la batalo, la ludritmo iĝis pli malrapida.
Mi seniluziiĝis, ĉar la unua ludo finiĝis egalvenke, pro daŭra ŝak' ĉe la tridek-kelka movo. Mi estus preferinta maton, por ke María, kiu silente rigardis la tabulon dum la duonhora ludado, spektu iom da sango, kiu vigligu ŝian intereson.
Ni interŝanĝis la kolorojn kaj komencis novan ludon. Mi ĝojis, ĉar mi klare venkis: komenco “Ruy López” malfermita, kiu evoluis al agresema atako kontraŭ la reĝa flanko de Jorge, kun tre interesa fino, kie la reĝo de Jorge ne povis haltigi la antaŭeniron de du el miaj peonoj. Jorge staris, malvenkita, kaj manpremis min:
— Bona ludo — li diris. — Mi iros ŝanĝi la akvon de la kanario kaj rompi pliajn kokosojn, por purigi la renojn. Nun estas via vico, filineto — li aldonis proponante la seĝon al María. — La malvenkinto stariĝos, kaj la sekva ludonto sidiĝos.
María sidiĝis antaŭ mi, malantaŭ la nigraj pecoj, ĉar kiel venkinto mi rajtis je la blankaj.
— Ĉu vi volas ludi? — mi demandis al ŝi. María levis la ŝultrojn kaj modeste jesis. — Vi ludos vian unuan ludon. Se vi ne memoras ilin, mi ripetos la regulojn. Kaj ludu sentime, ĉar oni lernas ludi ludante…
Mi komencis per la reĝa peono, kaj María respondis per siciliana. “Tre bone — mi pensis — ŝi imitas la movojn de Jorge”. Dum la unuaj dek movoj, je mia surprizo, ŝi daŭre ripetis unu post la alia la movojn faritajn de Jorge en la antaŭa ludo, ĉiuj en la ĉefa linio de la “superrapida drako”. “La knabino havas tre bonan memorkapablon — mi diris al mi — Tio estas bona. Sed mi volas, ke ŝi pensu per si mem, por ke ŝi lernu la ludon”. Mi do decidis deflankiĝi de la linio kaj faris movon malsaman ol la farita kontraŭ Jorge, kiu jam estis reveninta de urinado kaj estis alportinta novan rondon da kokosakvo.
— Ĉu vi analizas la antaŭan ludon? — demandis Jorge.
— Ne, tiu ĉi estas nova ludo — mi respondis.
Jorge levis la brovojn kaj alproksimiĝis al la tabulo.
— Ĉu vi apartiĝas de la teorio? — li demandis.
— Por devigi tiun ĉi papageton ne plu ripeti viajn movojn kaj ludi memstare.
Indiferenta pri mia kaŭstika komento María tuj reagis per ataka movo.
— Oni ne devas ludi tiel, Mari — mi diris, kaptante la momenton por instrui ŝin pri la ludo. — Vi devas pripensi viajn movojn antaŭ ol fari ilin, ĉar ŝako estas penso-ludo.
— Sed la movo ne estas malbona — rimarkis Jorge silente analizinte ĝin.
Post mia reago, por kiu mi bezonis ĉirkaŭ du minutojn, denove María respondis rapide, kaj tiel dum pluraj pliaj movoj, ĝis kiam mia pozicio komencis montriĝi malpli promesplena ol tiu de mia juna kontraŭulo. Jorge komencis ridi:
— Atentu, ĉar tiu ĉi friponineto ne estas stulta! — pafis Jorge prenante kajeron. — Mi notos tiujn movojn. Antaŭ kiom da tempo vi instruis ŝin ludi?
María subite stariĝis.
— Mi iros ŝanĝi la akvon de la kanario.
Dum ŝia foresto Jorge kaj mi diskutis la pozicion kaj konsentis, ke María troviĝas en tute solida pozicio, kaj ke mia reĝo jam komencis esti tro alcelata de la kontraŭaj pecoj. Ni kune diskutis — kio ne estis tre etika — mian plej bonan movon en tiu pozicio.
Post la reveno de María mi faris la movon sur la tabulo. La knabino tuj rebatis:
— Ŝak'!
Efektive. Ŝako per demovo de neatakanta peco, kiu unuarigarde ŝajnis ne tre venena. Mi reagis.
— Ŝak'! — ripetis mia kontraŭulo post rapida movo, kun la sama malvarma voĉo de la unua fojo.
En tiu punkto Jorge kaj mi plialproksimiĝis al la tabulo kaj poste silente rigardis unu la alian. Iom post iom ŝajnis komenciĝi ĉasado de mia reĝo. Mi faris mian movon. María denove ŝakis kaj samtempe kaptis mian ĉevalon. De tiam kaskado da ŝakoj puŝis mian reĝon de la angulo al la centro de la tabulo, kie kuriero kaj turo de María del Carmen klare venkis ĝin.
— Mako — diris la knabino.
Jorge surplankiĝis pro ridego. Mi stariĝis de la tabulo, kovrante mian buŝon per ambaŭ manoj.
— Oni diras “mato”, ne “mako” — korektis Jorge preskaŭ senvoĉa pro la ridego.
— Ne ridu, ĉar nun estas via vico … — verdiktis María del Carmen, kaj per sia malpura eta fingro malsekiĝinta pro kokosakvo ŝi almontris Jorgen.
La instruisto, Don Felipe, portis al ni pleton kun tri glasoj da sukerkana suko kaj ses maizpanoj. Li skuis sian dekstran manon, eble por malstreĉigi la manradikon, pasiginte la tutan matenon notante la manieron uzi interretan konekton per la nova komputilo de la malgranda lernejo. Ni kreis retpoŝtajn kontojn por la instruisto kaj por ĉiu honora lernanto. En malgranda seminario ni instruis al ili kiel serĉi bazajn informojn per Guglo.
Laŭ sia tradicio, Jorge — kiu havas senemocian vizaĝon — aparte instruis la vilaĝan instruiston pri la maniero trovi interesajn fotojn de virinoj kun etaj survestoj, “kiam la komputilo estos ne-uzata”. Kun la plej serioza mieno, Jorge certigis al mi, ke tio persone instigas la instruistojn bonteni la interretan konekton, “kio estas longtempe bona por la projekto”.
Ĉiuokaze, la konekto al la reto estis grava afero, ĉar por la unua fojo la bazlernejo Francisco Gutiérrez disponos je elektronika fenestro al la ĉirkaŭa mondo. La projekto pri la mikroonda anteno kaj la komputilo estis financita per monhelpo farita de eksterlanda registaro. Sed la kristnaska festo, samtempe okazanta kun la instalado de la aparato, kaj la koncernaj donacoj, estis ĝentilaĵo de la deĵoranta leĝdonanto, kiu per la sindonema gesto flanke celis ligi sian nomon al la okazaĵo, fidante, ke la voĉdonantoj de Llanos de Mensabé memoros pri li en la elektoj de la sekva jaro.
Antaŭ ol ni foriris mi volis babili kun Don Felipe pri la okazintaĵoj de la pasinta tago. Mi rakontis al li pri la epizodo sub la mahagono, kiel María del Carmen, lia duaklasa lernantino, lernis ŝakon en kelkaj minutoj kaj facile venkis nin en dek du sinsekvaj ludoj. La instruisto, kiu apenaŭ parte komprenis la signifon de tio, klopodis trovi klarigon pri la fenomeno.
— Ĉu ne estis tiel, ke tiu ĉi senhontulo — li diris almontrante Jorgen — kaŝe indikis al ŝi la movojn?
— Tute ne! Jorge ne ludas tiel bone kiel tiu knabino. Mi neniam spektis ion tian — mi respondis.
— Kaj mi supozas, ke venki en dek du sinsekvaj ludoj ne povas esti hazardo …
— Neniam — rimarkis Jorge. — Estus tiel, kiel atingi la tri premiojn de la eksterordinara lotado dek du fojojn sinsekve per sola bileto en ĉiu loto. Tio ne eblas!
La instruisto silentis. Li trinkis la sukon el la aluminia glaso kaj rigardis tra la malfermita pordo. En la vilaĝa placo antaŭ la senbrila preĝejo la infanoj ludis kun la pilko de Manuel. Inter ili estis María del Carmen, kun rozkolora vesto malpura kaj ŝvita.
— Nu, Mari estas tre silenta lernantino. Ŝi ne elmontris en la klasoĉambro inteligentecon superan, ni diru, al tiu de la aliaj samaĝaj infanoj. Ŝi estas meza en multaj sencoj.
— Ŝi eble havas specifan talenton por ŝako. Tio ja okazis — respondis Jorge. — Capablanca, Reshevsky, Fischer, Carlsen…
— Sed mi kredas, ke neniu el ili estis tiel kapabla en tiom juna aĝo — mi rimarkis. — Sep jaroj? Je Dio!
— Kaj la knabino tre bone ludas, vi diras? — demandis la instruisto, ankoraŭ nekredeme.
— Ŝi ludas ne nur bone, Don Felipe, ŝi ludas perfekte. Aŭdu, Jorge kaj mi laŭvice notis la movojn de ĉiu ludo. Jorge havas programon, kiu analizas ŝakmovojn, kaj vespere li funkciigis la komputilon por analizi la movojn de María. La programo rezultigis, ke la knabino faris neniun eraron en dek du ludoj. Estis tricent movoj perfektaj, sinsekvaj. Eĉ ne Capablanca, la plej talenta ŝakludanto en la historio de ŝakludo, estis tiel kapabla en tiu aĝo. La okazo de María povus esti sen antaŭaĵo.
La instruisto silentis. La amplekso de nia mesaĝo apenaŭ komencis enradikiĝi en lia cerbo.
— Mi scias nenion pri ŝako — li fine diris. — Mi ne scias la valoron aŭ estontecon, kiun tiu kapablo povos havi. Kion vi opinias, ke ni devas fari pri tio?
Jorge kaj mi silentis. La demando surprizis nin, ĉar ni estis en Llanos de Mensabé kiel entreprenistoj de la registaro por la anteno-projekto, sed ne kiel reprezentantoj de la Ministrejo pri Instruado. Sed estis facile kompreni kion celis la instruisto per sia diro: ni sciigis lin, ke unu el liaj lernantoj havas specialan kapablon, kaj lin premegis la ideo ne helpi la knabinon profiti de tio kiel eble plej bone.
— Nu — diris Jorge –, mi multe pensis hieraŭ nokte. Mi preskaŭ ne dormis. Neniam mi spektis ion tian. Mi pensis pri la Nacia Konkurso, kiu okazos la venontan monaton, sed mi ne scias, ĉu la enskriboj ankoraŭ estas malfermitaj. Se ne, ekzistas malfermaj internaciaj konkursoj, kie la premioj konsistas el miloj da dolaroj, sed mi ne scias, ĉu tiel etaj infanoj povas partopreni. Mi devus ekscii…
— Jorge volas diri — mi diris al la instruisto, interrompante Jorgen — ke la afero povos ŝanĝi la vivon de María kaj ŝia familio. Temas pri multe pli ol nacia aŭ internacia konkurso. Estas ŝanco, por ke María prosperu, famiĝu en la mondo, helpu siajn gefratojn studi… Krom la premioj, ŝi povus ricevi stipendiojn por frekventi bonan lernejon, kaj poste bonan universitaton en eksterlando. Se tio, kio okazis hieraŭ, ne estis anomalio, sed rezulto de ŝia talento, ne ekzistas limoj por tio, kion María povas atingi per la ŝaktabulo.
La atendosono aŭdiĝis kvin aŭ ses fojojn antaŭ ol oni respondis. Pro la kruda kaj profunda voĉo veninta de la alia flanko mi eksciis, ke Fulgencio verŝajne estis dormanta postebrion, kiam la telefono vekis lin.
— Majstro Fulgenciov — mi diris distordante lian nomon laŭ nia kutima tipa saluto. — Mi havas por vi surprizon, kiu faligos vin de la seĝo.
— Kiu vi estas? Majstro Pablov1?
Li nomis min majstro tenere, ĉar mi estis apenaŭ ludanto klaso A. Sed Fulgencio jes havis la titolon de internacia majstro pri ŝakludo. En Panamo li estis inter la malmultaj, kiuj sukcesis atingi tiun nivelon, kiu estis super nacia majstro.
— Frateto, mi trovis por vi la unuan panaman grandmajstron. Ŝi estas knabino. Mi venigos ŝin al la Klubejo. Kiam vi estos tie?
— La unua kio? Kion vi diras, ke vi trovis lin? Mi ne scias, pri kio diable vi parolas, Pablo, sed se vi volas veni al la «birria»2, ĉi-posttagmeze la knabetoj kaj mi praktikos por la Nacia Konkurso. Vi povas veni al la Klubejo, se vi volas.
La “knabetoj” estis la membroj de la nacia ŝakteamo, kiuj — kiel mi atendis — trejnis sin por la Nacia Konkurso, kun Fulgencio kiel trejnisto. Samtempe kun la malferma kategorio — konsistanta preskaŭ ekskluzive el virseksaj plenkreskuloj –, okazus konkursoj en la porinfanaj kaj porjunulaj kategorioj.
Ni alvenis frue al la Klubejo, duonhoron antaŭ la oficiala horo de la trejnado. Mi volis paroli kun Fulgencio antaŭ la alveno de la ceteraj teamanoj. Krome mi volis, ke María del Carmen kaj ŝia patrino alkutimiĝu al la loko kaj al la brua kaj malorda etoso de la Klubejo. Estis la unua fojo, kiam la patrino kaj la filino vizitis la ĉefurbon, kaj fakte la unua fojo, kiam ili eliris el Llanos de Mensabé.
Doña Alicia, la patrino de María del Carmen, silente sidiĝis sur seĝo en angulo, kun sia mansako sur la genuoj. Ŝi estis maldika kaj malparolema, ne tre alta, kaj frue maljuniĝinta pro la malfacila kampara laboro. María del Carmen iradis tra la klubejo kun saketo da «boliqueso»3, kun la fingroj flave makulitaj, ĉion rigardante.
— Mi venigis iun, por ke vi enskribu ŝin en la malferman kategorion de la nacia turniro — mi diris al Fulgencio.
— Kiun? La knabinon? Sed, majstro Pablov, por tio ekzistas la porinfana inseksa kategorio. Tie ŝi povas konkursi kun aliaj knabinoj. Ŝi estas tre juna… Ĉu ŝi jam scias ludi?
Fulgencio rigardis al María del Carmen, kiu nevole lasis sian patrinon purigi ŝiajn fingrojn per malseka tuko portita de la patrino. Poste li rigardis min kaj diris:
— Prefere en la venonta jaro. Mi avertos vin sufiĉe frue, por ke…
— Fulgencio — mi interrompis — mi volas proponi ion al vi. Ludu kun la knabino. Se vi venkos, mi donos al vi mil dolarojn.
— Ho! Majstro Pablov volas malgajni monon hodiaŭ — replikis Fulgencio ridante brue, kun kongestita vizaĝo.
Al Fulgencio ĉiam mankis mono. En kelkaj pasintaj fojoj mi devis urĝe pruntedoni monon al li, por pagi la nutraĵpensiojn de kelkaj filoj, kiujn li havis disaj tra la mondo. La laste de mi konata kvanto estis ses filoj el tri patrinoj. Lia salajro de instruisto pri korpa edukado ne sufiĉis eĉ por la tri, kiujn li havis hejme. Mi sciis do, ke tenti lin per mono estis maniero certigi, ke li akceptos la absurdan defion.
— Sed se la knabino venkos vin, mi volas ke vi mem enskribu ŝin en la malferman kategorion de la nacia turniro. En ordo?
— Nu, la trejnado komenciĝos post dudek minutoj, do mi kontentigos vian kapricon, sed la ludo estos rapida, kun dek minutoj por ĉiu ludanto.
Mi vokis María del Carmen kaj sidigis ŝin antaŭ la tabulo. Mi devis konvinki la patrinon lasi la knabinon stari sur la sidilo, por pli bone vidi.
— Tiuj ĉi pecoj estas pli grandaj — diris María. Poste ŝi rigardis al Fulgencio kaj demandis: — Ĉu ankaŭ vi ludas ŝakon?
Fulgencio, kiu ordigis la pecojn sur la tabulon kaj alĝustigis la horloĝon por dek minutoj al ĉiu ludanto, nur sorisis. Li proponis al María la blankajn pecojn, por ke ŝi avantaĝe faru la unuan movon.
— Tiu ĉi sinjoro estas majstro pri ŝako, María — mi diris.
Mi turnis la tabulon por prezenti la blankajn pecojn al Fulgencio, kiu rigardis min kun la esprimo “kiel vi volas” kaj komencis per unukvadrata movo de la peono de la reĝa kuriero. María, kiu neniam vidis tian malfermon, ĉar nek Jorge nek mi uzis ĝin, konsiderante ĝin malsupera, respondis kun aplombo kaj laŭ sia tipa rapida stilo.
— Movinte pecon vi devas puŝi la horloĝan butonon, María — mi diris.
Per sia maneto ankoraŭ makulita de flava fromaĝo María batetis la nigran butonon, kiu cedis, kaj komenciĝis la tempomezurado por la kontraŭulo. Fulgencio, parte pro sia kutimo ludi rapide en la klubejo, parte por impresi la knabinon, respondis same rapide, senpense. Li insiste skuis sian dekstran femuron, kun unu mano sur la vango. Tiel okazis la unuaj dek movoj, Fulgencio ĵetanta mallongajn rigardojn al la knabino, kaj María tute atenta al la tabulo.
Ĉe la dek-kvina movo Fulgencio provis antaŭtempan atakon kontraŭ la dama flanko, sed la knabino punis tion per kapto de peono. Fulgencio, ĉagrenite, suĉis sian lipon kaj rigardis min.
— Nu, ni vidu, Pablo, kie estas la truko? Ĉu vi kaŝe diras al ŝi la movojn? Kion vi havas en la mano? Komputilon?
Mi montris al Fulgencio kion mi havis en la mano: senkulpan paperan notkajeron, kien mi notis la movojn.
— Ludu — mi ĵetis al li.
Fulgencio revenis al la ludo kaj longe pensis. Post paŭzo li klopodis per kombinado kompensi la perdon de la peono. Sed María rapide refutis tion per kapto de peco post kelkaj movoj. La horloĝo de Fulgencio tiam indikis, ke lia tempo estis nur du minutoj, dum al María del Carmen disponeblis ankoraŭ naŭ el la komencaj dek minutoj.
— Kie vi trovis tiun ĉi knabinon? — demandis Fulgencio.
— El vilaĝeto, kies nomon vi neniam aŭdis en via vivo, kamarado.
Fulgencio batalis per ĉirkaŭ dek kvin pliaj movoj, stariĝinte por pli bone vidi la tabulon. Fine, kun turo kiel avantaĝo, María del Carmen minacis baldaŭ matigi la blankan reĝon sur la oka linio. Tiam Fulgencio renversis sian reĝon, tiel signalante malvenkon. Lia disponebla tempo estis jam preskaŭ nula, kaj ĉiuokaze la mato venus tuj. María del Carmen stariĝis kaj etendis sian manon al li:
— Bona ludo — ŝi diris.
Kun zorgo Fulgencio salutpremis ŝian delikatan maneton, kun esprimo de teruriĝo sur la vizaĝo, kvazaŭ li estus spektinta la resurekton de Lazaro. Ĉirkaŭ la tablo estis proksimume dekkvin personoj, kiuj venis al la trejnado kaj kiuj restis kaptitaj de la spektaklo de la tria plej bona ludanto en la lando venkata de sepjara knabino, kies fingroj estis makulitaj de «boliqueso» kaj ĉe kies naztruoj videblis elnazaĵoj.
— Majstro Pablov, mi kredas, ke vi mokas min — diris Fulgencio. — Vi iel indikis la movojn al la knabino. Mi ne scias kiel vi faris tion, sed tio estas la nura klarigo.
— Mi ĵuras, ke ne.
— Sed… nu… ni vidu — li diris ridante.
— Memoru vian promeson al mi — mi insistis.
— Jes, sed mi faris ĝin antaŭ ol scii, ke vi trompos — li diris kun dubemo rigardante al la knabino tra la okulanguloj.
— Fulgencio, tio estas reala. La knabino ludis per si mem…
Sen eldiri vorton la majstro preparis dek ses tabulojn, kvar sur ĉiu el la kvar tabloj troviĝantaj en la ĉefa salono de la Klubejo. Poste li instrukciis la ok plej bonajn ludantojn de la malferma kategorio kaj la ok plej bonajn ludantinojn de la kategorio de inseksaj plenkreskuloj, kiuj jam estis alvenintaj al la trejnado, sidiĝi po unu malantaŭ la blankaj pecoj ĉe ĉiu tabulo.
— Eminentaj junuloj — anoncis Fulgencio –, ĉi tiu sinjoro ĉi tie estas mia amiko, la inĝeniero Pablo Escudero. Mi estas konvinkita, ke Pablo prenas min por stultulo. Li venigis knabineton de dio-scias-la-nomon kaj diras, ke li instruis ŝin ludi ŝakon. Vi ĵus vidis kiel oni frakasis min, kaj mi ekscios, kiel li tion faras. Do ni okazigu samtempajn ludojn kun ŝi: la malferma teamo en tiu ĉi flanko, la inseksa en la alia. Vi ludos per la blankaj pecoj. Alĝustigu la horloĝojn tiel, ke vi disponos je unu horo kaj la kontraŭulo je dek minutoj.
Fulgencio rigardis min fikse. Tiaj malfavoraj kondiĉoj estas neaŭditaj en samtempa ludado. La ideo de samtempa ludado estas, ke majstro ludu samtempe kontraŭ multaj pli mallertaj ludantoj. Kutime, la majstro ludas per la blankaj pecoj, kaj la horloĝoj disponigas almenaŭ saman tempodaŭron por ambaŭ flankoj. Sed Fulgencio faris tute male: naciaj majstroj ludos kontraŭ knabino, kiu lernis ŝakmovojn antaŭ malpli ol du semajnoj, kaj la ludanto supozate kun malavantaĝo ludos per la nigraj pecoj kaj apenaŭ sesono de la fiksita tempodaŭro.
Trankviligante la protestojn de kelkaj ludontoj, kiuj konsideris maljustaj la kondiĉojn, kaj de aliaj, kiuj opiniis la tutan aferon tempoperdo, Fulgencio funkciigis ĉiujn horloĝojn kaj ordonis:
— Ludu. Se Pablo kaj la knabino trompas per komputilo, ilia artifiko fiaskos okaze de samtempaj ludoj. Kaj vi — li aldonis rigardante min — vi staros apud mi, kun la manoj sur la dorso.
Mi rimarkis, ke Fulgencio sentas sin kaj ofendita de la malvenko kaj mirigita de la de li supozata truko, kaj ke li ne volas lasi min “senpuna”.
— Kio okazos, se la knabino venkas denove? — mi demandis al li.
Flugado de ridoj trakuris la salonon. Ĉar mi konas Fulgencio, li certe pensis: “Se la knabino venkos, mi tranĉos mian…”. Sed li respondis:
— Se ŝi venkos en ĉiuj ludoj, mi mem pagos por ŝi la flugbileton al la Zona Turniro en Gvatemalo — li respondis. — La tempo pasas…
Mi rigardis al María del Carmen, kiu formanĝis trian pakaĵon da «boliqueso».
— Kion signifas “samtempaj ludoj”? — ŝi demandis min.
— Tio signifas, ke vi ludos kontraŭ ĉiuj samtempe. Vi memoru premi la horloĝan butonon post via movo, ĉar la tempo pasas.
María alproksimiĝis al la unua tabulo. La blankaj jam faris la unuan movon: dampeono. María movis pecon kaj premis la horloĝan butonon. La nigra plasta rondo iĝis makulita de flavaj eretoj. Ŝi faris tri paŝojn dekstren, ĵetis rigardon al la dua tabulo, sur kiu montriĝis la “angla komenco”, ŝi movis kaj puŝis la butonon. Tiel, rondire, ŝi paŝis kaj tuj movis pecon, en halucinige impona elmontro de “veni, vidi, vici”4 dum pluraj horoj, sub la vorema kaj fascinita rigardo de Fulgencio.
Mi alfiksis la lastan ŝraŭbingon de la mikroonda plataĵo kaj alzonigis la boltilon. Mi milde balancis la plataĵon, por kontroli, ĉu ĝi estas firme fiksita al la turo. Kiam mi estis malsuprenironta, sonoris la poŝtelefono.
— Pablo Escudero?
— Diru — mi respondis.
— Mi estas Jacinto Solís, Ministro de la Prezidantejo.
Post kelkaj sekundoj da silento mi respondis:
— Diru, sinjoro Ministro, kiel mi povas servi al vi?
— Ĉu vi konas sinjoron Fulgencio Correa?
— Jes, mi konas lin de longe.
— Ĉu vi konas María del Carmen Ochoa?
— Jes, mi konas ŝin de antaŭ unu jaro. Ĉu okazas io malbona, sinjoro Ministro?
— Mi aŭskultas vin. Ĉu estas tiel, ke vi instruis María del Carmen ludi ŝakon?
— Nu… — mi respondis — mi instruis ŝin movi la pecojn.
Ĝena silento regis la sekvajn sekundojn.
— Ĉu vi havas ion por diri al mi pri la ludstilo de la knabino? — demandis la Ministro.
— Ke ĝi estas perfekta, mi dirus. Laŭ mia scio, ŝi neniam malvenkis eĉ en unu ludo.
— En neniu ludo, efektive — interrompis la Ministro. — La knabino estis ĉiamvenka en la Kontinenta Turniro, kaj ŝi kvalifikiĝis kiel la unua en la Turniro de Kandidatoj, sen malvenki eĉ en unu ludo. Nun oni konsideras ŝin la plej ŝancohava por la Monda Ĉampionludo.
Mi sciis ĉion ĉi, ĉar tio estis en ĉiuj landaj gazetoj. Mi ne sciis kion respondi.
— Ĉu vi ne trovas ion strangan en tio? — demandis la Ministro.
— Tio estas unikaĵo, sinjoro Ministro, sen antaŭaĵo.
— Diru tion al la agento de Veselin Topalov. La Bulgara Ŝak-Federacio oficiale protestis kontraŭ la Panama Federacio kun la argumento, ke María del Carmen estis helpata de fora komputilo dum ŝia ludo kontraŭ la bulgara ĉampiono.
— Sed tio estas ridinda. Krome, María del Carmen ludas pli bone ol kiu ajn komputilo.
— Hieraŭ posttagmeze la knabino estis submetita al rigora ekzameno per magneta resonanco, kun la celo trovi elektrodojn, aŭdilojn aŭ aliajn fremdajn elementojn eventuale instalitajn en ŝian korpon, kiel helpilojn dum la ludo.
— Kompreneble, ili trovis nenion — mi antaŭanoncis.
— Nenion. Ŝi estas pura. Kaj ŝi estas tre sana, laŭŝajne.
Post tio la voĉo ĉe la alia flanko de la telefono silentis.
— Ĉu vi telefonas al mi kun specifa celo, sinjoro Ministro?
— Sinjoro Prezidanto okupiĝas pri preparoj. María del Carmen malvenkis en neniu ludo ĝis nun, eĉ ne kiam ŝi ludis kun la plej potencaj ludantoj en la mondo. Mi scias nenion pri ŝako, sed mi legis raportojn de spertuloj, kiuj asertas, ke se ŝi plu ludos tiel, ŝi iĝos la monda ĉampiono. Ĉu vi scias kion signifas tio?
— Mi kredas, ke jes.
— Tio signifas, ke ni havos la unuan panaman mondan ŝakĉampionon. Tio signifas, ke ŝi estos la unua virino, kiu venkos en la monda ĉampionludo ĉe libera kategorio. Tio signifas, ke ŝi estos la unua ludanto, kiu iĝas monda ĉampiono eĉ sen fini la fikan bazlernejon. Tio estas la signifo! Ĉu vi komprenas min?
— Mi tute bone komprenas vin. Tio estas eksterordinara okazo por la lando.
— Kaj la Prezidanto ĉeestos, ĉe la unuaj sidlokoj, apud la knabino. Okazos aranĝoj, okazos paroladoj, estos kameraoj. Se la knabino trompas, diru tion al mi nun, sinjoro Escudero, antaŭ ol la Prezidanto faros ion ridindan.
— Mi certigas al vi… eĉ pli, mi ĵuras per la vivo de mia sankta patrino, ke María del Carmen neniam estis helpata de io aŭ iu, kaj ke ĉiun ludon, kiun ŝi gajnas, ŝi gajnas per si mem.
Mi aŭdis suspiron de trankvileco tra la aŭdilo.
— Tion mi volis aŭdi.
Alia longa paŭzo sekvis lian komenton.
— Bone, sinjoro Escudero, mi ne volas okupi pli da via tempo.
— Mi estas je via dispono ĉiam, sinjoro Ministro.
— Ankoraŭ unu afero … — li aldonis. — Dankon, ĉar vi trovis María del Carmen.
— Dankon al vi ĉiuj, ĉar vi subtenas ŝin.
Post mallonga klako la linio silentiĝis. Mi metis la poŝtelefonon en la zonon, kaj forte tenante min al la turo per ambaŭ manoj, kvazaŭ brakumante la feran strukturon, mi profunde spiris kaj longe meditis. Mi poste levis la rigardon al la horizonto. La turo staris sur monteto, en alta loko nomata Los Búhos. Sude videblis Pacifiko, senfina kaj nebula, kun melankolia kaj hezitema bluo. Norde videblis la virga arbaro, profunde verda, densa tiel malproksime, kiel la rigardo atingis. Ĉe la bazo de la turo Jorge dormetis sur porkampada liteto, kovrinte siajn okulojn per kuseno.
Duonkilometron pli malsupre, ĉe la piedo de la monteto, mi distingis la figurojn de tri viroj. Mi vidis ilin preterpasi en la mateno kun siaj pantalonoj el dika kotonteksaĵo kaj siaj malpuraj kotonaj ĉemizoj, akraj maĉetoj kaj kalabaso kun freŝa akvo el la montara rojo. Salomante5, ferocaj kun hokstango kaj maĉeto, la tri peonoj forigis herbaĉojn de paŝtejo sub la senkompata tagmeza suno.
Mi pensis pri María del Carmen, kaj pri kiel ŝia vivo baldaŭ ŝanĝiĝos por ĉiam. Ŝi havos la mondon ĉe siaj piedoj. Tamen, estos akuzoj kontraŭ ŝi, kiujn nur la tempopaso povos klarigi, kaj ŝia nomo denove puriĝos. Mi pensis pri ŝia senkulpeco kaj talento, ambaŭ senlimaj. Kaj mi dubis. Ĉu Jorge kaj mi faris la ĝustaĵon, kiam ni parolis kun la lerneja instruisto kaj sciigis lin pri la talento de María del Carmen? Ĉu estintus pli bone lasi ŝin trankvila, perdita kolombo en arbaro, vivanta sian vivon infanan, poste edzinan kaj patrinan en la kamparo de Llanos de Mensabé?
Mi pensis pri ŝia patro, kruda kaj modesta peono, kiu ellitiĝis en la tagiĝo por senherbigi la paŝtejon tenante sian energion per pecoj de krudsukera bloko kaj grandaj glutoj da freŝa akvo. Mi pensis pri ŝia patrino, Alicia, maljuniĝinta pro la laboro de malriĉulo, lavanta vestaĵojn en la montara rojo, kuiranta junmaizajn tortiljojn sur la plata argila ujo sur la kuirilo, kun la gefiloj sur la sekaj mamoj kaj la rigardo perdita en la domo el kanoj kaj koto. Mi pensis pri mi mem, sur la pinto de tiu turo, laboranta de sunleviĝo ĝis sunsubiro, ĉiutage, dimanĉe kaj dum feriaj tagoj, perlaboranta monon.
“Ni ĉiuj estas peonoj en tiu ĉi ludo”, estis la frazo kiu venis al mia penso. Ankaŭ María del Carmen estis peono. “Tiu ĉi estas nia destino”. Dum mi rigardis la peonan triopon en la kamparo, min konsolis la penso, ke Mari nun povus almenaŭ iĝi la reĝino sur la tabulo de sia vivo.
Notoj
- Pablov: misformo de Pablo. ↩
- birria: neformala, nekonkursa kunludado, kutime inter amikoj, ĝenerale longa kaj intensa. ↩
- boliqueso: malmultekosta, sala kaj nesana frandaĵo: kraketantaj flavaj buletoj el maizfaruno kun fromaĝa gusto. ↩
- mi venis, mi vidis, mi venkis ↩
- salomi, salomo: hispane salomar, saloma: tradicia panama kampara kant-krio, ritma kaj gorĝa, kiu akompanas manlaboron kiel brutgregadon, melkadon aŭ rikoltadon. ↩
