Roberto Peres-Franko
Novelo

En la akvofluo

mallonga novelo

Originalo en la hispana

al Njato
kaj al tio en li, kio estis anĝela

La akvofluo estas malrapida. Ĝi portas tigojn de bananujoj, kokosojn kaj sekajn palmofoliojn, kiuj —flosante— desegnas pigrajn cirklojn sur la malpura akvo de la rivero.

Ĉe ambaŭ flankoj, granda kvanto da kunvenintaj personoj vidas la fluantan akvon. Anksiaj kaj konfuzitaj, ili murmuras mallaŭte la okazintaĵon: Njato1, la filo de Meĝi, dronis tiun matenon. Ĉiuj venis tuj, kiam ili eksciis, kio okazis.

Okazis ĉirkaŭ la dek-unua horo – kiam la suno vipas kaj la brizo silentas, kiam la rivero, freŝa kaj alloga, estas la plej bona rifuĝejo kontraŭ la varmo – en fludormejo, ĉe altegaj palmoj. La knabo kaj aliaj najbaraj knaboj banis sin sekrete.

Pli ol unu fojon la fenditaj lipoj de lia patro, tanitaj de la maro kaj la kamparo, elparolis la saĝan averton:

– En la pluvsezono la rivero estas perfida, karul’. Atendu la sekan sezonon2. Ne tentu la sorton…

Sed tiutage, varmo kaj laciĝo estis pli fortaj. La malklara kaj profunda akvo de la ŝvelinta rivero estis la scenejo de iliaj ludoj, kun naĝado kaj ŝprucado tien kaj reen. Iliaj ridoj vibris inter la bambuoj kaj la maizkampoj. Kaj en unu momento, post subita baraktado de brakoj kaj ŝaŭmo, la knabo malaperas sub la malpura akvo de la pluvsezona rivero, por neniam plu eliri viva.

La novaĵo tuj trairis la urbeton, tiel ke post kelkaj horoj, la ĝardenoj kaj kampoj pleniĝis de homoj. Familianoj, amikoj, gapuloj kaj volontuloj por la serĉado de la korpo renkontiĝis surloke.


Estas varme. La virinoj ventumas sin por malvarmiĝi; kelkaj – sub plenfoliaj mangarboj – konsolas la tremantan patrinon, ruĝiĝintan kaj raŭkan pro tiom da plorado; aliaj promenas inter la herbaĵoj de la krutaĵoj, esploreme rigardante la bordojn de la rivero.

Iliaj angoraj okuloj perdiĝas sub la akvon; iliaj rigardoj implikiĝas en la marĉaj herbejoj, en la ombroj kaj en la helaj spacoj, ĝis ili malaperas preter la kurboj de la rivero.

Junaj viroj, kuraĝaj, dum momentoj plonĝas en la malklarajn profundojn de la fludormejo kun kelkaj plenbuŝoj da aero en la pulmoj. Ili lerte plonĝadas, palpante la koton kaj inter la rokoj, en senespera kaj senutila serĉado. Aliaj laŭiris la riveron tien kaj reen, ĝis multe preter la ponto. Ili kontrolis inter la trunkoj kaj herbejoj, sed vidis nenion.

La vespero pasas malrapide. La vigleco forvelkas. Unu post alia la personoj foriras. Nur kelkaj plu trarigardas, kun laciĝintaj okuloj, la dormeman akvofluon. Je la noktiĝo, nova grupo da personoj, kun poŝlampoj kaj kerosenaj lampetoj, alvenas. Ili improvize ekbruligas fajron ĉe la palmoj kaj faras kafon. Ili scias, ke la nokto estos longa.


Nenio. Malgraŭ la granda penado, estas neniu spuro de la kadavro.

La tutan nokton viroj kaj virinoj kun poŝlampoj alterne rigardadis, por vidi, ĉu la korpo aperis. Oni serĉadis per hokoj kaj bastonoj, kaj iuj eĉ kuraĝis plonĝi en la mallumo por serĉi la knabon. Sed nenio estis trovita.

Eĉ ne la mirakla kandelo de Kandelarja3, staranta sur ligna pleto flosanta laŭflue, povis trafi la lokon, kie estis la korpo.

Kun la unua lumo de la tagiĝo, granda nombro da personoj anstataŭis la maldormantojn. Ili metis kelkajn retojn, por la okazo, ke la akvofluo estus treninta la korpon. Ili trairis la tutan riveron per boato, eĉ preter la akvobaraĵo, ĝis la densaj mangrovoj. Multaj aliaj viroj serĉadis en la fundo de la fludormejo, kun obstina persisto. Sed ĉio estis vana. La rivero englutis la knabon kaj nun, timema, kaŝas lian kadavron.

– Vi devas voki lin, Meĝi. Se vi vokos lin, li tuj aperos.

Elmontriĝas aflikta sento de senpoveco. La forto forlasas ilin. Iliaj esperoj neniiĝas. La eblo trovi la korpon ŝajnas ĉiam pli malproksima.

– Voku lin, Meĝi. Se la panjo lin vokos, li de si mem aperos.

La virino ploregas. Ŝia koro tro suferis, sed ŝi devas klopodi per ĉiuj rimedoj. Ŝia voĉo skuas la ĉeestantojn.

– Njato, fileto mia! Elakviĝu, ĉar via panjo volas vidi vin. Kia ajn Dio lasis vin, tia mi volas vin. Venu, Njato, lasu, ke via panjo vidu vin. Belulo mia, ne igu min atendi.

Silento. Anksio trairas la krutaĵojn. Eta espero batas kune kun la koroj.

Pasas iom da tempo. Estas hezito, konfuzo, kreskantaj murmuroj.

Subite la silento ŝiriĝas.

– Rigardu tien!

Proksime de la bordo, ronda objekto, nigra kaj malgranda, elstaras el la akvo. La patrino rekonas la malkombitajn harojn: grandega doloro, akra, enpikiĝas en ŝian animon. La virino disŝiriĝas pro ploro.

Minutojn poste, post granda penado, kelkaj kune sukcesis elakvigi la nudan korpon, ŝvelintan kaj sangantan tra la nazo kaj la buŝo. Per malrapida paŝo, la patro revenas hejmen kun la morta filo en la brakoj, sekvata de la patrino kaj la homamaso, laŭ la longa tera vojo.

Malantaŭe, preter la palmoj, restas la senhoma rivero, senŝanĝa, senpasia.

La morto kreskas en ĝia ventro.

Notoj

  1. Njato (hispane Ñato): karesnomo, ofte uzata en Latinameriko por platnazula viro. ↩
  2. La hispana originalo diras verano (somero), kio en Panamo signifas la sekan sezonon, de decembro ĝis aprilo. ↩
  3. vela de la Candelaria: kandelo benita dum katolika festo okazanta en la 2-a de februaro. ↩

La traduko aperis en Beletra Almanako, N-ro 50 (Junio 2024).

Aperas enEsenca antologio (2026)