Roberto Peres-Franko
Artikolo

La procesio de la silento

Originalo en la hispana

al mia patro

Hieraŭ mi estis infano kaj marŝis, tenante la manon de mia patro, apud mia avo kaj amaso da aliaj viroj, en la “procesio de la silento”, la “procesio de la viroj”. La susuro de niaj paŝoj sur la asfalto kaj la sporada batado de la roma tamburo estis la solaj sonoj en la nokto. Ni silentis kaj marŝis. Antaŭ ni, kun la okuloj bandaĝitaj, la manoj ligitaj kaj la frunto sanganta, iris la bildo de Jesuo, la Kristo. Rigida, vestita per purpuro kaj oro, ĉirkaŭita de floroj, kun la eterna mieno de agonio ŝtoniĝinta sur sia stoika gipsa vizaĝo, ankaŭ li silentis. Mi tiam ne komprenis la kialon de tiu silento. Mi nur plu marŝis.

Antaŭ du jarmiloj vi elektis nin el inter ĉiuj homoj. Vi instruis al ni sur la monto, ke via vojo estas la vero de la vivo. Mi estis mortinta kaj vi min revivigis. Mi estis malsana kaj vi min sanigis. Mi estis blinda kaj vi malfermis miajn okulojn. Vi venis al mi irante sur la maro de miaj larmoj, vi kvietigis la ŝtormon de mia spirito, kaj per via voĉo vi eligis mian koron el ĝia tombo. Dum tri jaroj ni marŝis post vi, kvankam eble ne kun vi, ĝis venis tiu nokto, en kiu vi petis nin, ke ni viglu, Sinjoro, nur unu horon. Sed vi trovis nin dormantaj. “La spirito ja estas fervora — vi diris al ni —, sed la karno estas malforta”. Ni silentis, ĉar ni sciis, en la intima honto de nia brusto, ke nia spirito ankoraŭ ne estas fervora por alfronti kiel viroj ĉi tiun amaran horon. Pro timo ni perfidis vin, Sinjoro, kvankam ni ĵuris defendi vin; pro timo ni malkonfesis vin tri fojojn antaŭ la krio de la koko. Kaj ni preferis savi Barabason ol vin, ni false akuzis vin kaj krucumis vin inter rabistoj.

Hodiaŭ mi estas viro kaj marŝas ĉi-nokte, Sanktan Ĵaŭdon, sub la steloj kaj la plenluno, kiuj rigardas nin, el la funebra senfino, silente. Mi marŝas flanke de mia patro; mia avo jam foriris al via gloro. La mallarĝeco de la stratoj de La Heroica Villa, la ŝimkovritaj tegoloj, la sigelitaj lipoj kaj la piaj okuloj de la virinoj estas la solaj atestantoj de nia peniga marŝo. Antaŭ ni iras silente, balanciĝante sur la ligna portilo, la bildo de la Kristo. Ni marŝas post vi ĉi-nokte, dudek jarcentojn post nia perfido. Erao pasis, Sinjoro, kaj ni ankoraŭ marŝas, por elpagi la pekon de nia malkuraĝo de tiu nokto, la originan pekon de la homoj.

Pardonu nin, Sinjoro, ĉar ankoraŭ hodiaŭ ni pekas kontraŭ vi. Ĉar sur ĉi tiu roko ni starigis vian eklezion, sed makulitan per sango, kun kava trunko kaj mil torditaj branĉoj. Ĉar ni ankoraŭ dormas, dum vi viglas kaj preĝas por ni. Ĉar ni ne komprenis vian sanktan mesaĝon, nek metis la literon en agon. Ĉar por tridek moneroj ni vendas vin ĉiutage. Ĉar nia karno plu estas malforta, kaj nia spirito ankoraŭ ne estas fervora. Ĉar ni plu eltiras nian glavon kaj detranĉas la orelon de la senkulpulo, ne turnante la alian vangon, ne amante lin kiel nin mem. Ĉar ĉi tiun saman frumatenon ni malkonfesis vin mil fojojn antaŭ la krio de la unua koko. Ĉar ĉi tiun saman posttagmezon ni denove krucumis vin inter rabistoj. Ĉar via voĉo plu estas semo, kiu falas sur la ŝtonon de niaj koroj, inter la dornojn de nia egoismo, kaj sufokiĝas sen doni fruktojn.

Pardonu nin, Sinjoro, ĉar ankoraŭ hodiaŭ ni perfidas vin. Ĉar hodiaŭ ni vidas vin malsata ĉe ĉiu semaforo, aliflanke de la fenestro, kun via malfermita mano etendita al ni, peteganta manĝaĵon, kaj ni ignoras vin. Ĉar hodiaŭ ni trovas vin malsana, kuŝanta ĉe la pordo de la templo, vestita kiel almozulo, kaj via doloro ne kortuŝas nin. Ĉar senfinajn fojojn vi revenis, kiel vi promesis, en la formo de knabo aŭ knabino, sed ni lasis vin morti pro malsato, pro malvarmo, pro kuraceblaj malsanoj, sub la stultaj inteligentaj bomboj, sen akvo, sen patro, sen lernejo, sen rajtoj. Ni ne rekonas vin…

Morgaŭ mi estos maljunulo kaj denove marŝos silente. Eble mia patro jam ne estos kun mi, kaj mi iros per ŝanceliĝanta paŝo kroĉita al la firma mano de mia filo. Aŭ eble estos mi, kiu ne plu estos en ĉi tiu mondo. Ĉiaokaze, korpe aŭ spirite, ni ĉiuj marŝos kune. Kaj nia patrino, edzino kaj fratino rigardos nin silentante de sur la trotuaro, per piaj okuloj, sciante, ke ni marŝas por la elpago de nia senfina peko, kiu komenciĝis antaŭ du mil jaroj, kiu ankoraŭ ne finiĝis kaj kiun ni ne povos elpurigi, eĉ se ni marŝos kun vi ĉi tiun Kalvarian vojon, kiel viroj kaj silente, ĝis la limo de la tero, ĝis la fino de la tempo.

Notoj

Esperantigis el la hispana la aŭtoro.

Esperantigis el la hispana la aŭtoro.

Aperas enEsenca antologio (2026)