Elekto el la Antología Esencial
Nenio mortas krom la memo.
Ami estas flui Dien.
Mia koro estas ventoflago.
Arto estas beleco kreita de homo.
Pasio kaj timo floras plej bone nokte.
Mi estas nek Dio nek roko: mi estas meza punkto.
Pasio riĉigas la animon; malvirto ĝin malriĉigas.
La naturo eble havas menson, sed ĝi ne havas koron.
Beleco estas la reflekto de perfekteco en percepto.
Eterneco ne estas senfina tempo, sed la neesto de tempo.
Memorante, ni dirus, ke la tempo flugas; atendante, ĝi ŝajnus apenaŭ moviĝi.
Fiziko estas matematika poezio inspirita de la universo, kaj fizikistoj estas ĝiaj poetoj.
Notoj
Elekto el pli ampleksa kolekto. Antología Esencial
Tradukis Roberto Peres-Franko. Originalo en la hispana.
