Submergiĝo ĉe Panamo
Marbordoj
Tre interesajn kondiĉojn por submara esplorado kaŭzas la oceanografiaj kaj klimatologiaj trajtoj de la panama istmo. Marbordante la du plej vastajn oceanojn de tiu ĉi planedo, kiun la prahomoj malprave nomis "Tero" (oni devus ĝin nomi "Planedo Oceano", ĉar tri kvaronojn el sia surfaco kovras akvo), Panamo ofertas diversspecajn marajn ekolog-sistemojn, kelkaj el ili disponeblaj por submara esplorado.
Submara pejzaĝo en Panamo
Kvankam la amerika kontinento kuŝas el nordo (Kanado) al sudo (Ĉilio), tamen la panama istmo (tradicie kontraŭdirante) kuŝas el oriento al okcidento. Tiel Panamo bordas la Kariba Maro norden kaj la Pacifiko Suden.
Sezonoj
Ĉiu marbordo diferencas ekologie. En la norda kariba marbordo, pluvas abunde (ĉ. 200 coloj ĉiujare) dum la pluv-sezono (kiun ĉi tie oni, tradicie sed neprave, nomas "vintro"). Tiu sezono daŭras ekde aprilo aŭ majo ĝis decembro aŭ januaro. Dum ĝi, vento blovas el sudo, sed tiel modere ke la marsupraĵo restas relative kvieta. Siavice, dum la sek-sezono (nia neprave nomata "somero"), kiu daŭras ekde januaro ĝis aprilo, pluvado severe reduktiĝas, kaj fortaj ventoj el nordo malkvietegigas la marsupraĵon.
Sek-sezone, ventoj huligas la marsupraĵon, kio malfacilas aŭ eĉ maleblas homan aliron al rifoj, kaj samtempe skuas sedimenton, kiu enmetas en akvokolumnon kaj malpliigas videblecon.
Pluv-sezone, la pluvegoj erodas la marbordojn, trenas sedimentojn kaj rivere kaj direkte, ĝis la marbordoj, kaj sekve ĝis la rifoj. Tiu suspensia sedimento severe malpliigas videblecon.
Submara pejzaĝo en Panamo
Por subakviĝi, ĝenerale la plej bonaj periodoj estus la monatoj inter sezonoj, sed klimato ne ĉiam sekvas regulojn! Hazarde, sek-sezonoj moderas kaj kaŭzas bonegajn kondiĉojn por subakviĝo. Same, kelkaj pluvsezonoj estas malpli pluvemaj, kio pliigas videblecon.
Karibaj lokoj
La kutimaj lokoj por subakviĝado en la panama kariba-bordo kuŝas inter Portobelo kaj Sanblaso (hispane: San Blas). Pro absurdaj motivoj, la sanblasaj indiĝenoj malpermesas autonoman submariĝon; bedaŭrinde, malaktuala leĝo de Panamo eblas tiun malpermeson. En la marbordo de Portobelo kaj orienten, oni trovas bonajn kondiĉojn por submariĝado, t. e. karibajn koralajn bar-rifojn, kaj kelkajn instalaĵojn por subakviĝistoj. Tiuj instalaĵojn ne perfektas, kaj ĉiutage malmultiĝas pro la ekonomika malkreskiĝo kiun suferas nia lando dum la unuaj jaroj de la 21-a jarcento. Sekve, bone estas al subakviĝisto kunporti ekipaĵon por sia uzo. En Panamurbo oni facile trovas ekipaĵon, ekzemple en la Centro de Sporta Subakviĝado NEPTUNO, kie oni povas trovi ĉiujn utilaĵon.
Karib-borde, ankaŭ estas la insulo Kolono (hispane: Colon), en la provinco de Bokas-del-Toro (hispane: Bocas del Toro), aŭ simple Bokas. Vizitata de multe da turistoj, ĉefe eŭropanoj, Bokas ekofertis kelkajn instalaĵojn por sporta subakviĝado, la plejmulto el kiuj ankoraŭ funkciadas.
La maraj vivoformoj en la panama karib-bordo multe diversas, eĉ pli ol en la insuloj meze de la Kariba Maro, kvankam ties marakvo estas pli kristala. Vere, manko de nutraĵoj en la marakvo kaŭzas ambaŭ trajtojn: bonan videblecon kaj mankon de diverseco de la vivformoj. Abundaj pluvoj kaj la sekvanta trenado de kontinentaj nutraĵoj, subtenas altan biodiversecon en niaj karibaj koralrifoj!
Pacifikaj lokoj
Panama pacifika-bordo montras kondiĉoj tute malsimilaj ol tiuj de la kariba-bordo. La suda marbordo de Panamo konsistas el du golfegoj kaj unu intera golfo. Okcidente troviĝas la Golfo de Ĉirikio (hispane: Chiriqui), suden de la samnomata provinco. Meze de la istmo, suden de la provinco de Veragŭas (hispane: Veraguas), troviĝas la Golfo de Montiĥo (hispane: Montijo). Oriente, troviĝas la ega Golfo de Panamo (hispane: Panama), kiu kuŝas suden de la samnomata provinco kaj de la provinco de Darjeno (hispane: Darien), kaj orienten de la provincoj de Kokleo (hispane: Cocle), Erera (hispane: Herrera) kaj La Sanktuloj (hispane: Los Santos).
Kiel ĝenerala principo, preskaŭ ĉiuj la panamaj pacifika-bordoj estas nesubnaĝindaj, kaŭze de la multo da sedimentoj, kiun la riveregoj tien altrenas. Do, nur la insuloj estas subnaĝindaj, kaj ili certe abundas.
Submara pejzaĝo en Panamo
En la Golfo de Panamo, kondiĉoj ciklas. Dum la sek-sezono, fortaj ventoj blovas suden kaj ŝovas la varman supraĵ-akvon de la golfo marmezen. Tial, malvarma profundaĵ-akvo venas el for de la kontinenta platformo por plenigi tiun spacon. Tiu fenomeno oni nomas elmergiĝado. Tiu elmergiĝinta akvo kunportas amasegon da nutraĵoj, vere necesaj por la golfa fitoplanktono, kiu siavice subtenas la tutan nutroĉenon de tiu ekolog-sistemo. Tiu ĉi oceana fenomeno kaŭzas: 1) abundegon da fiŝoj, 2) malvarmigon de l' marakvo (ĉ. 15C aŭ 60F), 3) malklarigon de l' marakvo pro planktona proliferado, kaj 4) huligado de l' marsupraĵo. Tiuj kondiĉoj malebligas la kreskon de rif-konstruivaj koraloj, oftaj en ĉi tiu latitudo. Kvankam en la Golfo de Panamo troviĝas malmulte da koralrifoj (nur far specioj kiu toleras tiajn ciklajn kondiĉojn), tion kompensas la abundeco kaj diverseco de longaj mar-vivuloj, inkluzive diversspeciaj longaj pelagaj fiŝoj, migrantaj balenoj, rezidantaj delfenoj, ŝarkoj kaj rajoj. La Golfo de Panamo distenas multajn insulojn, kie oni povas subakviĝi. Pluv-sezone, la abundeco da fiŝoj daŭras, sed akvo varmiĝas, kvietiĝas kaj klariĝas; tio rezultas plibonajn kondiĉojn por submariĝado.
La Golfo de Montiĥo montras malsimilajn karakterizaĵojn ol la Golfo de Panamo. Ĉar ĝi suferas malgrandan elmergiĝadon, marakvo ne malvarmiĝas tiome dum la sek-sezono. La panama centra montoĉeno protektas la golfon kontraŭ la ventoj; ĝi ilin devias supren la regiono kie kuŝas la Nacia Naturparko Kojbo (hispane: Coiba). Tiu parko konsistas el arkipelago spektakle bela, kun paradizaj plaĝoj kaj superbaj kondiĉoj por subakviĝado. La perfekta sezono por submariĝi en tiu zono estas la sek-sezono, sed dum la pluv-sezono la kondiĉoj ne multe malboniĝas. Do, ni opinias ke tiu ĉi estas la plej bona zono por subakviĝado en la panama istmo. Kvankam tie ne troviĝas multe da koralrifoj, ja abundas longaj fiŝoj. Mankas rimedojn por regule aliri al Kojbo, sed tio ne gravas. NEPTUNO povas kunporti vin tien.
La Golfo de Ĉirikio simile ensuferas malgrandan elmergiĝadon, kaj sekve kondiĉoj moderas. Submaro estas mirinda ĉirkaŭ ties insuloj. Tamen, ĉar ili estas malproksimaj kaj malfacile atingeblaj, la plej multo el iliaj submaraj ekolog-sistemoj restas neesploritaj.
Panama submara mondo, virga, ekscitanta kaj aventurinda, atendas vin. Venu koni ĝin! Tion vi neniam pentos. Bedaŭrinde, post Panamo, neniu ajn alia loko sur tero plu plaĉos al vi.
Prof. Riĉard PERALTA, D-ro Oceanografo. Marbiologia Fako, Universitato de Panamo. Instruisto PADI/NAUI, Centro de Sporta Subakviĝado NEPTUNO. Direktoro, Komisiono por Konservado, Panama Oceana Asocio. rperalta@sinfo.net
Tradukis esperanten: Roberto PERES-FRANKO, Panamo