Kurioza karesma tradicio
La plimulto de la panama popolo estas katolika. Post la karnavalo, la katolika eklezio festas karesmon, kiu estas kvardek-taga periodo de spirita preparo por la Sankta Semajno. En Panamo, karesmo estas bona tempo por vendistoj de fiŝoj kaj aliaj mar-viandoj. Kial? Ĉar ĉiu vendrede, laŭ antikva tradicio, oni ne povas manĝi bovan viandon, kiu kutime estas la plej ofte manĝata viando en Panamo.
La Katolika Eklezio petas al la kredantoj, ke ili faru personan oferon je ĉiu vendredo dum la karesmo. La nuntempa Eklezio ofte klarigas, ke tiu ofero ne nepre devas esti la manĝado de fiŝo (kiu certe estas bon-gusta kaj sana viando) aŭ eĉ la ne manĝado de bova viando: la ofero povas esti alia afero laŭ ĉiu persono.
Sed la tradicio estas pli forta: laŭ la kompreno de la popolo, la vendreda manĝado de bova viando dum karesmo estas kvazaŭ peko, kaj la manĝado de fiŝo estas sankta virto. Kaj fiŝistoj multe ĝojas pro la daŭrado de tiu karesma tradicio.
Roberto PERES-FRANKO
13/Mar/2005