Pri la panama karnavalo

Kvankam Karnavalo ne estas religia festo, ĝia dato estas kalkulita laŭ la katolika kalendaro, kiu dependas je la luno. Karnavalo okazas ĵus antaŭ karesmo (do, preskaŭ ĉiam februare), sed la preciza dato ŝanĝiĝas ĉiun jaron laŭ la luno. La panama Karnavalo temas pri festo de diversaj amuzaĵoj, kiu daŭras kvin tagojn. Ĝi komencas vendrede frunokte, kaj finiĝas merkrede je la sunleviĝo.

Unu el la plej interesaj festmanieroj karnavalaj de Panamo troviĝas en Azuero. Azuero estas duon-insulo en la mez-suda parto de Panamo. En ĝi, multaj urboj festas la Karnavalon kun granda pompo. Inter ili, la plej famaj karnavaloj oni trovas en la urboj Las Tablas kaj La Villa, ambaŭ en la provinco Los Santos.

Do, kiel oni Karnavalas en Las Tablas? Imaga linio dividas la urbon laŭ du duonoj, nomataj "Tunas": unuflanke estas la alta parto de la urbo, kaj aliaflanke estas la malalta. Tiujn du partojn oni nomas "Calle Arriba" kaj "Calle Abajo", tio estas, Alten kaj Malalten. Ĉiu "Tuna" havas unu karnavalan reĝinon, kaj kelkajn princinojn. Kutime temas pri belaj junulinoj.

Vendrede, ĉiu reĝino estas kronita , je la komenco de la festo. La sekvantaj kvar tagoj similas inter ili: dum la mateno kaj frua vespero, oni havas "culecos", tio estas, granda amaso da homoj kiuj dancas, kantas kaj drinkas en la ĉefplaco. Multaj homoj kunportas malvarman akvon kaj ĵetas ĝin al aliaj homoj.

La tradicia ĵetado de grandaj kvantoj da akvo al homoj pravigas la alian nomon de la festo: "mojaderas", aŭ malsekigadumo. Akvo kun glacio estas agrabla surprizo kiam oni dancas sub la forta panama suno! Ĉiu "tuna" kunportas muzikon kaj kantas la belaĵojn de la propra reĝino kaj la malbelaĵojn de la reĝino de la alia grupo.

Dumnokte, okazas preskaŭ la sama festado: oni dancas, kantas kaj drinkas, amuze sekvante la reĝinojn, kiuj ĉirkaŭas la placon sur lukse ornamitaj ĉaroj. Sed oni ne ĵetas akvon dumnokte, nur buntajn artfajraĵojn. Je la fino de la kvina tago, tio estas, merkrede je la sunleviĝo, homoj iras fine dormi, eble jam sopirante pri la venonta karnavalo, la sekvantan jaron. Oni diras, ke por panamano nenio estas pli serioza afero ol karnavalo.

Sed, kio pri Panamurbo? Ĉu oni ne festas Karnavalon tie? Tute jes! Miloj da homoj iras al la ĉefa strato de la urbo por agi same ol en Azuero: danci, kanti kaj drinki. Sed en Panamurbo estas nur unu karnavala reĝino, ne du. Famaj internaciaj muzikistoj venas por kanti en tiu strato, antaŭ miloj da saltantaj panamanoj. Tute klare, oni ankaŭ ĵetas akvon.

Roberto PERES-FRANKO
08/Feb/2005