La politika strukturo de Panamo
Panamo estas respubliko, regita per konstitucia demokratio ekde la jaro mil naŭcent tri. Tamen, demokration ĉesigis la terura militista diktatoreco, kiu daŭris dudek unu jarojn: ekde mil naŭcent sesdek ok ĝis mil naŭcent okdek naŭ. La diktatoroj nomataj Omar' Torijos kaj Manŭel' Norjega ĉiopove regis el la kazernoj la tutan landon. Dum la diktatora regado, pli ol cent homoj estis malaperigitaj, murditaj kaj torturitaj ĉar ili kontraŭstaris la laŭvican diktatoron. La usona armeo milite invadis Panamon kaj ĉesigis la diktatorecon, sed samptempe pereigis ĉirkaŭ tri mil panamanojn, multajn el ili ne-batalantojn. Post la usona invado, la demokrate elektita prezidento Giĝermo Endara, plifortigis demokration en la lando.
La panama registaro konsistas el tri organoj: la ekzekutiva, la leĝodona kaj la justica povoj. En la panama registaro ne ekzistas ĉefministro. La estro de la ekzekutiva povo estas la prezidento. La nuna prezidento estas sinjorino Mireĝa Moskoso, vidvino de fama politikisto Arnulfo Arjas, tri fojojn prezidento de la lando. Dum la lastaj tri jaroj de regado de prezidentino Moskoso, la tri povoj de la estraro ricevis seriozajn akuzojn pro ŝajna koruptado. Tamen, strukturaj problemoj kaj manko de politika travidebleco malebligas la esploradon de la multaj grandaj skandaloj pri koruptado, kiuj makulas la fidon al la estraro.
Roberto PERES-FRANKO
2004/Apr/19