La plej konindaj informoj pri Panamo

Panamo troviĝas en Centrameriko, apud Kostariko kaj Kolombio. La panama istmo elmariĝis malfrue, antaŭ tri milionoj da jaroj, kiam jam la nordamerika kaj sudamerika kontinentoj staris ekster la maro antaŭ longa tempo.

Dum la lastaj kvar jarmiloj, indiĝenaj popoloj loĝis en Panamo. Antaŭ kvin jarcentoj, hispanaj konkerantoj venis al Panamo kaj konstruis urbojn tra la plej granda parto de la lando. En mil okcent dudek unu, Panamo jam estis nacio kun propra identeco kaj sendependiĝis de Hispanio, unuiĝante tuje al Kolombio. En mil naŭcent tri, Panamo sendependiĝis de Kolombio kaj ekestis unuopa lando.

Panamo estas konata en la mondo ĉefe pro la Panama Kanalo, elkonstruita en mil naŭcent dek kvar. Hodiaŭ, Panamo estas eta lando kun tri milionoj da loĝantoj kaj sepdek kvin mil kilometroj kvadratoj. Ĉirkaŭ naŭdek kvin procento de la loĝantoj de Panamo parolas la hispanan kiel denaskan lingvon, kaj okdek kvin procento estas katolikaj.

Roberto PERES-FRANKO
2004/Apr/17