Intervjuo pri Raporto en Heroldo
Roberto Perez-Franco, vi lanĉis antaŭ iom pli ol jaro la retagentejon Raporto.info, sentante ke en Esperantio mankas informejo dediĉita al ĝeneralaj novaĵoj, kie ĉiu povu legi sed ankaŭ rekte raporti al la mondo tion, kio gravas por li. Kiel vi taksas la evoluon de RI, el ĵurnalisma (do informa, pli ol komunika) vidpunkto?
Mi komencos dirante, ke mi ne estas ĵurnalisto. Mi estas inĝeniero, do miajn opiniojn pri la ĵurnalisma kvalito de RI oni ne devos preni tre serioze. Antaŭ pli ol du jaroj, mi komencis pretigi radio-programon, titolitan Panama Raporto, kiu estis ĉefe fenestro al Panamo, ĝia kulturo kaj aktualaĵoj, por E-istoj de aliaj landoj. Post unu jaro en tiu laboro, mi sentis, ke mi volis ankaŭ koni plu pri la aktualaĵoj de aliaj landoj, sed ne necese kiel raportitaj de internaciaj novaĵservoj, sed de E-istoj mem, kiuj staras en la loko de la novaĵo.
Tiel naskiĝis la ideo krei RI. Kun la helpo de amiko, kiu donacis al mi la servospacon, mi aĉetis la domajnon Raporto.info kaj komencis konstrui neŭtralan, malferman, liberespriman raportejon, kie E-istoj el ĉiuj landoj povu meti novaĵojn kaj komenti samtempe pri la aliaj raportoj. Kiel preskaŭ ĉio en Esperantio, RI komencis kun grandaj celoj. Post dek ses monatoj, se oni mezuras la rezultojn de la projekto laŭ la originaj celoj, oni devus akcepti, ke la afero fiaskis.
Tamen, ĝi ne fiaskis. La reago de la legantoj estis tre favora. Pli ol po 24 mil individuaj vizitoj en monato montras, ke la E-istaro ja deziras legi novaĵojn raportitajn de samideanoj. Pri kio RI ne sukcesis estis pri allogado de raportantoj. Legantojn ni havas pli kaj pli ĉiun monaton. Raportantojn malpli kaj malpli. Kelkaj dekoj da homoj kreis raportantajn kontojn, sed nur tri aŭ kvar ofte uzas ilin. Por daŭrigi la aktivecon de la retejo, mi mem devis meti novaĵojn internaciajn, kio (atentu) ne estis la celo de la projekto, kaj metis multajn raportojn pri Panamo, kiu ja taŭgas laŭ la 'interna ideo' de la retejo, sed temis pri sola lando.
Ĝenerale, la ĵurnalisma nivelo de la raportoj en RI ne estis alta, escepte de kelkaj raportantoj, kiuj ja estas ĵurnalistoj. Sed, spite al la kvalito, ni ĝuis avantaĝon, ekz. kiam E-isto raportis pri grava afero rekte el sia propra lando. E-isto el Nepalo ekz. ofte raportis pri la politikaj konfliktoj en sia lando. La sperto de tiu E-isto estas la plej bona ekzemplo, ke ideo kiel RI estas necesa kaj utila. Mankas, kiel ĉiam, pli da volontuloj por raporti. Do, la historio de RI estas eble simila al la historio de la lingvo mem, kaj de aliaj projektoj en Esperantio.
Se mi bone komprenas, vi vartis la saman iluzion de Monato, ke E-istoj el la tuta mondo kapablus sendi unuamanajn informojn pri sia propra lando. Ĉu tamen vi inkluzivas en tio ankaŭ la virtualan landon 'Esperantio'? Kaj kiel ĝi aspektas, laŭ Raporto.info?
Kvankam mi ne konas la historion de Monato, ŝajne jes, tiu estis precize mia celo. Mi kredis, ke kiam la retejo estus preta, multaj E-istoj volus sendi informojn pri novaĵoj pri sia propra lando. Kio okazis estis, ke miloj da E-istoj iris al la retejo por legi la raportojn de aliaj: kio estas bona, sed nur dekoj volis raporti, kaj malmultaj faris tion ofte.
Antaŭ ol mi parolu pri Esperantio, mi devas diri tuje, ke mi jam ne estas verdulo. Mi estis iam, kaj longe provis varbi E-istojn, sed poste ĉesis pro manko da fruktoj. Eĉ mia edzino, kiu jam iomete komprenas E-on, kaj estas la plej bonkora homo, kiun mi iam konis, dum longa tempo voletis lerni la lingvon, sed neniam havis sufiĉan intereson plene akiri ĝin. Do, kiam mi parolas pri Esperantio, bonvolu ne pensi pri mi kiel fanatikulo. Mia intereso pri la lingvo baldaŭ iris el la laboro por E-o al la plej fruktodona laboro per E-o. Panama Raporto kaj RI estas, mi dirus, la fruktoj, kiuj vere ne estas grandaj sed ja estas io. Nun nur la praktika uzo de la lingvo interesas min.
Sed mi kredas, ke ja ekzistas io, kion oni povas nomi Esperantio. Mi neniam ĉeestis UKon aŭ iun ajn grandan E-renkontiĝon, do mia sperto pri E-o venas el mia amikeco kun kelkaj homoj kaj precipe per la laboro en RI kaj Panama Raporto. Mi dirus, ke Esperantio ekzistas, tute klare ne kiel virtuala nacio, sed kiel reala amikaro disvastigita tra la mondo. Esperantio, laŭ mia vidpunkto, estas tiel diversenhava, kiel la mondo mem: ne ĉiuj membroj estas verdaj, sed preskaŭ ĉiuj estas amikoj. Mi ja havis privilegian pozicion por sperti kia estas tiu amikeco per mia laboro por RI. Jen kion mi sentis: en la E-istaro oni povas trovi ĉiam orelojn pretajn aŭdi pri vi, pri via lando, pri viaj revoj kaj necesoj, pri la subpremo de via registaro, pri kio kontentigas aŭ malfeliĉigas vin. Jen la valoro de E-o: aŭtomate, oni sin sentas amiko de miloj da homoj, kaj reciproke. Tio estas Esperantio laŭ mia perspektivo.
Lastatempe vi rezignis pri Raporto.Info, pro troa persona okupiteco, kaj donacis ĝin al redaktoro de El Popola Ĉinio. Vi certe scias pri la malrespekto al homaj rajtoj en tiu lando, kaj pri la retspionado pri intelektuloj tra Yahoo. Ĉu vi opinias ke E-isteco sufiĉas por neglekti tiujn riskojn?
Efektive, mi ĵus komencis doktoriĝon en la Masaĉuseca Instituto pri Teknologio, en Bostono, kaj la studado estas tre intensa. Jam unu fojon en la pasinteco mi trairis tempon de troa okupiteco, kaj rimarkis ke, kiam mi ne havis tempon por kontroli la retejon kaj meti novajn raportojn, la aktiveco de RI malaltiĝis signife. Do, nun vidante ke nova periodo de intensa laboro alvenas, kiu malpermesos al mi flegi la retejon, mi decidis trovi novan estron por la novaĵservo. Mi malfermis konkurson, kaj la plej bona kandidato estis ĉina ĵurnalisto kiu laboras en la redakcio de EPĈ.
Kompreneble, mi bone konas la problemon de malrespekto al homaj rajtoj en Ĉinio kaj la mankon de libereco por aliri al interreto en Ĉinio. Simile okazas en Kubo kaj en multaj aliaj landoj. Do, mi multe pensis pri tio. Kaj jen mia konkludo: Raporto.info ne estas unufoja ideo, sed maniero vidi la eblecon uzi interreton kaj E-on kune kun teknologio de blogoj por krei komunikilojn. Se RI ne bone funkcias en la manoj de la nova redaktoro, oni ĉiam povas komenci alian servon denove. Jen la avantaĝo de E-o kaj interreto: ili apartenas al neniu.
Ankaŭ, la laboro de la redaktoro ne estas ĉiopova: li devas meti raportojn kiam ili mankas en la retejo, kaj li devas forviŝi raportojn, kiujn temas klare pri mensogoj aŭ spamaĵoj, aŭ alimaniere tute ne taŭgaj laŭ la formo de novaĵa raporto. Ne pli. Supozu ke estontece nia kara nova redaktoro en RI ne povas fari sian laboron bone. Do, oni petu al li, ke li redonu al ni la domajnon, aŭ kreu novan retejon. Mi sentas grandan amikecon por la redakcio de EPĈ, kaj bonkore donos al la nova redaktoro la eblecon montri al ni ĉiuj, ke li taŭgas por la posteno.
Laŭ la diversaj retagentejoj kaj retgazetoj nuntempe ekzistantaj (kiel Ĝangalo, Raporto.Info, HeKo ktp), kiel vi antaŭvidas la evoluon de ĉi tiuj servoj en Esperantio?
Mi pensas, ke utilas kompreni la nunan staton de E-o, de la interreto kaj de novaĵservoj. E-o estas nun eble pli aktiva ol iam antaŭe, dank' al interreto, kaj kvankam ne multaj kredas nun je 'fina venko', ankoraŭ restas espero pri pli justa estonteco per linva demokratio. La interreto, fame priskribita kiel 'funkcianta ĥaoso', estas ankaŭ pli vigla hodiaŭ ol iam kaj la tendeco estas al pli enhavriĉaj kaj dinamikaj paŝoj, en kiuj la legantoj estas samtempe raportantoj. Rigardu CNN, unu el la plej gravaj novaĵservoj en la mondo: ili antaŭ ne longe prezentis la tiel nomatan I Report (Mi Raportas), kiu estas ebleco por la CNN-spektantoj sendi siajn raportojn, fotojn kaj videojn por montri per CNN. Do, Raporto.info iras sur bona vojo.
Kiam oni pensas pri tiuj favoraj faktoroj, kaj konsideras ankaŭ kion mi jam diris (ke legantoj abundas), ŝajnas ke la estonteco de rekta raportado pri novaĵoj en interreto per E-o estas brila kaj fruktopromesa.
Ne mankas, kiel ĉiam, pedantuloj, kiuj atakas la novajn projektojn de aliaj homoj, kiam tiuj projektoj ŝajne minacas la proprajn. Mi mem ricevis atakojn kiam mi komencis RI, kaj pri la ideo kaj pri mia konfese malriĉa regado de la verda lingvo. Sed la amasa respondo estis favora al la malferma ideo de rekta raportado.
La plej granda baro restas la malgranda nombro de E-istoj en la mondo. Tiurilate, E-o estas preskaŭ minoritata etna lingvo, kiel lingvo de eta indiĝena grupo, sed disvastigita tra la mondo. Tiu eteco signifas, ke oni ne havos sufiĉe da reklamo en la novaĵservoj en E-o.
Nu, tio ne gravas je la kazo de RI, ĉar laŭ mia ideo RI estus ankaŭ 'funkcianta ĥaoso' kun preskaŭ neniu elspezo, kaj mi ekde la komenco rifuzis eĉ konsideri la ideon akcepti reklamon en la retejo (tiu ja estis proponita al mi kelkfoje). Sed aliaj novaĵservoj, kiel Ĝangalo, havas alian realecon. Ili ja havas elspezojn kaj bezonas kotizojn kaj reklamon.
Mi multe dankas al la teamo de Ĝangalo pro ilia daŭra laboro favore al ĉiutaga uzado de E-o. Sed mi multe zorgas pro tio, ke dum la lastaj ok tagoj [20-28 sep 06] nur tri novaĵraportoj aperis en Ĝangalo [1]. Dum la sama tempo, dekkvar raportoj aperis en Raporto.info (neniu verkita de mi). Do, eble la maniero de RI estos pli sukcesa, ĉar ni preskaŭ ne havas elspezojn nek estas centrigita retejo.
Por la bonfarto de E-o, mi deziras bonan ŝancon al ĉiuj novaĵretejoj en E-o. Kaj mi kredas, ke la estonteco estos brila. Ĉar E-o kaj interreto estas tre bona paro, kiu eble helpos detrui la barojn kontraŭ libera esprimo en landoj kun diktatoraj kaj subpremaj registaroj - ja la plej multaj en la mondo.
Intervjuis Giorgio Silfer
04/Okt/2006
[1] La intervjuo okazis antaŭ tiam, kiam la teamo de Ĝangalo anoncis, ke la retejo vendiĝas.