PAX Manifesto
Kiel sciencistoj, inĝenieroj kaj teknikistoj profesiaj:
Ni rekonas ke la intelekta kapablo kiun ni posedas por studi, koni kaj modifi naturon, pere de konoj kaj scienco, estas speciala kaj aprezebla kvalito, kiu devas esti uzata nur por la bonfarto, la paco kaj la progreso de ĉiuj loĝantoj de la mondo.
Ni deklaras ke nia celo estas liveri al estontaj generacioj pli bonan homaron, kiu estos science, teknike kaj morale pli progresinta, kaj kiu laboros pace kaj prospere, kaj samtempe, gardi nian planedon kiel lokon taŭgan por la vivo.
Ni kredas ke neniu homo aŭ popolo rajtas altrudi siajn sistemon aŭ politikajn, ekonomiajn, filozofiajn aŭ religiajn konceptojn al alia homo aŭ popolo. Estas denaska rajto de ĉiu individuo konduki libere sian vivon, bazitan sur siaj propraj konvinkoj, respektante la saman rajton, kaj homajn rajtojn, por aliaj individuoj.
Ni estas konvinkitaj ke milito subigas la homon kaj ke nenia milito - de kiu ajn karaktero - havos pacon kiel frukton. Tial, ni neniel partoprenos en la inventado, disvolvigo, perfektigado aŭ produktado de ia ajn armilo aŭ militilo, nek en la ekestigo aŭ disvolvigo de ia ajn milito aŭ genocido, en iu ajn loko aŭ tempo.
Scienco, tekniko kaj inĝenierio devas esti fratoj de la paco.
Noto: Pli ol cent homoj subskribis la Manifeston.
Roberto PERES-FRANKO
1998