Ankaŭ vi estas panamano!
Se la hipotezo postulita de la paleobiologisto Stiven Stanli pravas, ni ĉiuj estas panamanoj iel, ĉar kiam la panama istmo elmariĝis, eble ĝi ŝanĝis la afrikan klimaton kaj instigis homan evoluon.
Sur la atlantika oceano apud Afriko, sekaj ventegoj blovas okcidenten el la sahara dezerto, elvaporigante atlantikan akvon kaj lasante salon poste. Tiuj vaporplenaj ventegoj daŭras sian vojaĝon okcidenten kaj sekve faligas sian akvon pluve sur la pacifika oceano. Tiel, la atlantika oceanakvo estas iomete pli sala ol la pacifika.
En epoko antaŭ la elmergiĝo de la panama istmo, interoceana fluego iris okcidenten el Afriko ĝis Azio, tio estas, el la Atlantiko al la Pacifiko tra la oceana kolo kiu ekzistis inter Nordameriko kaj Sudameriko. Ĉar tiam la panama istmo kaŝis submare, la Atlantika oceanakvo fluis rekte Pacifiken. Tiu oceanakva miksado iom egaligis la saleco de ambaŭ oceanoj. Tio gravas, kiel ni sekve vidos. Oceanakvo fluis sekve al Nord-Atlantika maro, kaj malvarmetiĝis. Ĉar sia salenhavo ne sufiĉis por sinkemigi tiun malvarmetan oceanakvon, ĝi daŭrigis sian fluon norden al la Nordpolusa Maro. Tiu elsuda fluo konservadis nordpolusan oceanakvon relative varmeta dum la antaŭ-Panama epoko. Tiel varmetaj estis la nordpolusa maro, ke tra ĝi povis migri el Pacifiko al Atlantiko eĉ moderklimataj marspecioj kiel la blua mitulo.
Kiam la panama istmo elmariĝis, antaŭ ĉirkaŭ tri milionojn da jaroj, ĉio ŝanĝiĝis. La istmo donis ponton por la migrado de bestoj inter Nordameriko kaj Sudameriko, kio modifis por ĉiam la faŭnon en ambaŭ duonoj de la nova kontinento. Sed pli grave, la istmo ankaŭ baradis la oceanan fluegon inter Afriko kaj Azio, deturnante ĝin norden por plifortigi la Golfofluon. Ĉar la akvoj el ambaŭ oceanoj ne plu intermiksiĝis, la salenhavo malkreskiĝis en la pacifika flanko kaj kreskiĝis en la atlantika flanko de la panama istmo. Tio naskigis la t. n. mondan 'muntoĉenan' (angle: conveyor belt) oceanfluegan sistemon, kiu siavice kaŭzis mondskalan klimatan ŝanĝon, kiun ni ankoraŭ nun travivas.
La muntoĉena sistemo funkcias tiel: kiam la salega akvo moviĝas norden en la Atlantiko, transportita de la Gulfofluo, ĝi malvarmiĝas. La samtempaj malvarmeco kaj saleco rimarkinde plidensigas kaj sinkemigas marakvon. Proksime de Islando, la sala akvo sinkas ĝis la oceana fundo. El tie ĝi sternas sudpolusen, konverĝas kun alia sinkanta fluego, kaj serpentumas tra la Barata Oceano (Hinda Oceano) kaj en Pacifiko. Tie akvo supreniras ĝis la supraĵo kaj malrapide revenas al Atlantiko ĉirkaŭ la pinto de Sudameriko kaj Afriko.
Laŭ la teorio, la tutan muntoĉenan sistemon pelas la sinkanta akvo en la Atlantiko, kaj finfine, la malegalaj salenhavoj de Atlantiko kaj Pacifiko. Dum la vintro la nordpacifika akvo malvarmiĝas tiom kiom la atlantika, sed ne sinkas ĉar ĝi estas malpli sala, kaj sekve pli flosema.
El la du periodaj ŝanĝoj de la direkto de la terakso, nomataj Milankoviĉaj cikloj, unu estas la kresko kaj malkresko de la klina angulo inter la terakso kaj la vertikalo. Ĉiu 41,000 jaroj tiu angulo kreskas ĝis 24.5°, malkreskas ĝis 21.5°, rekreskas, ktp. Nune ĝi valoras 23.5°. Ju pli etas la klina angulo, des malpli sunlumo trafas la terpolusojn, des malpli glacio fandas kaj des pli la polusaj glaciejoj kreskas.
Antaŭ ol la elmariĝo de Panamo, ne ekzistis la muntoĉena sistemo, kaj varma akvofluego trafadis la nordpolusmaron kaj moderigadis la periodan kreskon de la glaciejoj kaŭzita de la teraksa klinciklo. Tamen, post la istmo rearanĝis la oceanojn, la muntoĉena sistemo ekestis kaj neis al nordpolusa maro la varman akvofluegon, kiu moderis la malvarmiĝon. Tial la glaciejoj plivastiĝis sur la norda duonsfero. Glacio reflektas sunlumon, kaj do plie malvarmigis la regionon, ekestigante la Glaciepoko, kiu siavice decide influis la evoluon de prahomoj en Afriko.
La Glaciepoko ne nur skuis la alt-latitudajn regionojn, sed ankaŭ plimalvarmigis, pliventigis kaj plisekigis Afrikon. Antaŭ la komenco de la Glaciepoko, eble ekzistis vastega zono de malfermataj arbaroj ĉirkaŭ la rando de la pluvĝangalo kiu estis alirebla de la Aŭstralopiteko, la plej frua prahomo. Kiam la mondo malvarmiĝis, la pluvĝangalo ŝrumpis, dum la dezertoj kaj herbejoj plivastiĝis. Tio estis krizego por Aŭstralopitekoj, kiuj loĝis semiarbe, ĉar tio trudis al ili surteran vivmanieron por supervivi, kaj tial necesis evoluo. Iam antaŭ tri milionoj da jaroj Aŭstralopiteko disbranĉiĝis en du familiojn: la fort-makzela Parantropo kaj la grand-cerba Homo.
Post la unua klimata ŝanĝiĝego, du pluajn fojojn en afrika historio okazis egalskalaj glaciejaj plivastiĝoj. Ambaŭ koincidis laŭtempe kun limŝtonoj de la homa evoluo. La dua klimata ŝanĝiĝego okazis antaŭ 1.7 milionojn da jaroj, kiam aperis la Homo erectus, rekta Homo sapiens praulo. La tria ŝanĝiĝego okazis antaŭ unu milionon da jaroj, ĉirkaŭ kiam la Parantropo, supozeble nesuperviviva en tiel pli malamika klimato, estingiĝis kaj lasis la mondon al Homo erectus. Tiuj tri klimatŝanĝaj epizodoj ankaŭ observeblas en sedimentoj studitaj antaŭ la atlantikaj marbordoj de Afriko.
"Estas skuiga nocio pri homa evoluo", diras Stanli. "La elmariĝo de tiu ĉi maldika, eta terkolo inter la Amerikoj ekestigis grandegan oceanan ŝanĝiĝon, kiu ebligis la malvarmiĝadon de nordpolusmaro, kiu modifegis Afrikon sekigante la klimaton kaj pelante la evoluon de Homo. Alivorte, ni ne ekzistus se tiu ĉi terkoleto ne estus elmariĝinta, malproksime unu oceano el kie niaj prauloj loĝis."
Roberto PERES-FRANKO
2002/Feb/08
Noto: Eseo bazita sur artikolo verkita de Kati A. Svitil (Kathy A. Svitil) kaj publikigita en la usona revuo 'Diskover' (Discover magazine) en 1996. Ŝia artikolo priskribas la hipotezon postulitan de Stiven Stanli (Steven Stanley) el Ĵons Hopkins Universitato (Johns Hopkins University) en lia libro 'Infanoj de la Glaciepoko (Ĉildren of the Ice Age). Lia hipotezo bazas sur ideoj disvolvigitaj de kelkaj oceanografoj dum la 1980-a dekjaro, ĉefe de Ŭalaz Broker (Wallace Broecker) el la Lamont'-Doherti Tera Observejo (Lamont-Doherty Earth Observatory). La menciitaj geologiaj studoj de sedimentoj estis farita en 1995 de Piter Demenokal (Peter deMenocal) el la Lamont'-Doherti Tera Observejo.