Rekviemo por miaj kutaroj
Originalo en la hispana
Hieraŭ mi perdis miajn kutarojn1 sur la plaĝo de Guararé. Strikte dirite, mi ne perdis ilin, ĉar mi perfekte memoras, kie mi lasis ilin. Mi kutime ne memoras, kie mi lasas la aĵojn. Fakte, mi havas la eksterordinaran kapablon malaperigi mian monujon ĉiun fojon, kiam mi elpoŝigas ĝin, donaco, kiu igas min malŝpari ĉiutage kvaronhoron, dum mi provas trovi ĝin en mia malorda domo. La kazo de la kutaroj estas malsama, ĉar mi klare memoras la lokon, kie mi lasis ilin ripozantaj, por iri ludi futbalon kun miaj amikoj.
Ĉar mi ne perdis ilin, mi devus diri, ke hieraŭ iu prunteprenis miajn kutarojn, sen mia permeso kaj sen dato de redono. Mi ne klasas tion kiel ŝtelon. Mi nek povas nek volas tion fari. Ŝtelo estas vorto forta, malbela: ĝi estas mortomerita peko. Miaj kutaroj, estante tiel senkulpaj kaj naivaj, ne povas esti implikitaj, eĉ ne kiel viktimoj, en ago tiel fia. Fakte, mi ne opinias, ke temis pri ŝtelo, kaj tial mi havas nenian rankoron kontraŭ tiu, kiu prenis ilin.
Mi eĉ komprenas lin! Mi ne povas kulpigi kompatindan homon pro tio, ke li cedis al la superforta tento preni en siajn manojn miajn belajn kutarojn, karesi inter siaj fingroj tiujn molajn striojn el nobla ledo, provi ilin sur siaj piedoj, kaj poste foriri paŝante laŭ la plaĝo, ŝuita per ili, kontenta, kunprenante preterpase la blankan senmanikan subĉemizon, kiu kuŝis sur la kutaroj, ŝirmante kontraŭ la suno ilian fendiĝintan plandumon kaj iliajn velurecajn rimenojn.
Tiuj kutaroj havas sian historion. Ili estis faritaj kun eskvizita zorgo de la laboremaj manoj de Yeyo, la plej bona ŝuisto, kiun iam havis La Heroica Villa. Li estis granda amiko de mia patro, ekde la infanaĝo, kaj posedis specialan karismon, ĉar li estis tre gaja, praktika kaj eltrovema. Li konsentis fari al mi paron da kutaroj laŭ mia eksplicita peto. Li neniam antaŭe faris kutarojn. Lia specialaĵo estis ŝuoj. La unua paro da kutaroj, kiun li konfekciis por mi, estis tro malgranda por mia mezuro, tial mia fratino Eka ricevis ĝin kiel heredaĵon. La dua paro sidis al mi perfekte.
Tio okazis antaŭ longe, almenaŭ antaŭ ses jaroj. Kelkajn jarojn post kiam li faris ilin, la bona Yeyo mortis. Sed liaj kutaroj plu vestis miajn piedojn, kaj ŝirmis la fieron, kiun mia koro sentas pri ĉi tiu tero. Ili eltenis kune kun mi pluvojn, kotojn, sablojn kaj asfaltojn, kovrante miajn plandojn, altfieraj en sia simpla, natura beleco. Hodiaŭ ili malaperis. Miaj piedoj funebras, sopirante ilian molecon, ilian perfektan alĝustecon.
Mia silenta sopiro estas, ke tiu iu, kiu prenis ilin sur la plaĝo, sciu taksi je ilia ĝusta valoro tiujn etajn juvelojn el ledo. Eble mi baldaŭ fabrikos novan paron per miaj propraj manoj: mi volas havi kutarojn, kiujn surmeti, kiam ekflamas en mi la sento de patrujo. Sed ĉi tiuj novaj kutaroj havos sian propran historion. Kaj ili neniam anstataŭos la plej bonajn kutarojn, kiujn mi iam havis: tiujn, kiujn Yeyo teksis pacience, kiel lastan heredaĵon por mia infana koro.
Notoj
- kutaro: kampula sandalo el ledo, ĝenerale malmola, farita laŭmezure kaj teksita rekte sur la piedo. ↩
