Fermu la okulojn

Ŝi ne atendis ion tian. Ŝi vidis surstrate centojn da samaĝaj junulinoj prostituiĝataj de italaj turistoj, pretaj seksumi por mono, aŭ eĉ sen amo edziniĝi je iu ajn por eskapi de tia infero. "Tio estas ilia afero", ŝi diris al si mem, "Mi ne estas ĉiesulino". Do, kvankam bela kaj juna, ŝi vivis modeste tiom bone kiom al ŝi permesis sia honesta sinteno en tiel ĥaosa urbo.

Li ne atendis ion tian. Dum sia ferio, li vidis centojn da belaj junulinoj en Varadero: italaj, germanaj, hispanaj, ĉilaj... El ĉiuj mondpartoj! Virinoj lukse vestitaj dum la vespermanĝoj en la hotela restoracio, kaj poste facile nudaj en etaj bikinoj, sur la blanka kaj varmeta sablo de tiu malgranda paradizo. Lia koro, tamen, ne batis por ili.

La matenon de la 10a de aprilo ili renkontiĝis: ŝi piediris hejmen, post la leciono en la Konservatorio, kaj li staris antaŭ la Katedralo eluzante la lastan filmon, antaŭ ol preni la aviadilon tiuvespere, revenonte al patrolando.

Ŝi lin diskrete rigardis. Defie starante inter turistoj kaj kelkaj kolomboj, li celumis sian fotilon al fasado de la konstruaĵo, kaj moviĝis supren kaj malsupren serĉante la plej konvenan angulon. Li vestis kiel turisto: blanka ŝorto, blua ĉemizeto, jankiaj sportŝuoj (1) kaj pajla ĉapelo kun plurkolora rubando. Lin trovis ŝi bela. Ŝi longe rigardadis lin, kurioze unue, poste kun deziro, ĝis kiam li finis foti kaj turniĝis kien ŝi staris.

Li ŝin rigardis, kun miro. Ŝiaj nigraj okuloj lin rigardis rekte dum sekundo, ĝis kiam ŝi apartigis sian rigardon kaj komencis piediri al maro. Tiu efemera sekundo sufiĉis, kaj en liajn okulojn eniris energifulmo. Ŝi vestis kiel kubanino: simpla kaj longa vestaĵo farita el flordesegna ŝtofo. Ŝi estis tre bela. Li de proksime ŝin postsekvis kelkajn stratblokojn, senhonte, studante ŝin per obstina rigardo, kurioze unue, poste kun deziro, ĝis kiam ŝi haltis ĉe la Malekono (2) - eble kredante lin malproksima - kaj turniĝis kien li alproksimiĝis.

Trovante sin vid' al vide, la du nekonatoj ne sciis kion fari. Post sekundoj de silenta nedecidemo, sur iliaj vizaĝoj aperis ridetoj, kiuj baldaŭ transformiĝis al ridoj kaj poste al ridegoj. Elbuŝiĝis pardonpetoj, poste dolĉaj vortoj kaj fine invitoj al promenado laŭlonge de la Malekono kaj al glaciaĵo en Kopelja (3) por babili kaj konatiĝi.

"En mia lando la plaĝoj ne estas tiel belaj kiel ĉi tiuj, sed ili estas niaj", li diris al ŝi.

La blua oceano apud la Malekono kaj la gusto de frago fandiĝanta sur la varmeta lango, estis favoraj al amo. La senlima ĉielo promesdone malfermiĝis antaŭ la senkoloraj konstruaĵoj de Havano. La liberaj marondoj krevis furioze kontraŭ la malliberaj ŝtonoj. La novaj gustoj de la malpermesitaj plezuroj allogis la sensojn. La koro ekmalfermiĝis kaj lasis aperi la avido pri amo, libereco kaj ĝojo.

"Ŝi perfektas por mi", li pensis. "Li perfektas por mi", ŝi pensis. Ĉio perfektis, krom la foriro. La baldaŭa apartiĝo nebuligis la estontecon. Ili faris planojn: li laboru en sia lando dum tuta jaro, kaj ŝparu sufiĉan monon por reveni, kaj tiam ŝi akompanu lin al lia lando por kune vivi.

Ŝi akompanis lin al la fluĝaveno Jose Marti. Ŝi eniris apud li ĝis tie, kie estis al ŝi permesite, kaj pacience atendis la adiaŭon. Okazis interŝanĝo de rigardoj, brakumoj kaj poŝtaj adresoj. Kiam la laŭtparolilo vokis la vojaĝantojn de lia flugo, li alproksimiĝis al ŝia orelo, kaj susuris:

- Fermu la okulojn.

Ŝi lin rigardis malicete kaj, ridante, ŝi fermis ilin.

- Mi revenos pro vi, mia amo. Ne dubu pri tio - diris li, tiom mallaŭte kaj proksime al ŝia orelo, ke ŝiaj nukaj haroj hirtiĝis.

La aviadilo foriris kaj la amo prokrastiĝis. Pasis la tagoj kaj leteroj alvenis de unu al alia. En la komenco, ili estis longaj kaj iom malvarmaj; poste ili iĝis pasioplenaj kaj mallongaj. En iliaj frazoj la promesoj pri amo plifortiĝis, kaj la konversacioj pri la estontaj planoj fariĝis pli profundaj.

La ĥimeroj kreskis kun la paso de monatoj. Li fervore laboris, sinofereme ŝparis monon kaj kontente konstatis, kiom malmulto mankis por atingi la celon. Ŝi pacience atendis, kaj pretiĝis por komenci novan vivon en nova lando.

Alvenis la 10a de aprilo de la sekvinta jaro, dato fiksita por la renkontiĝo. Ŝi atendis lin ekde la tagiĝo en la fluĝaveno, sed li neniam aperis. Noktomeze, ŝi foriris.

Ŝi alvenis al sia apartamento kaj sinĵetis surliten por pensi pri la ampromesoj kaj la komunaj planoj. Ŝi baldaŭ endormiĝis pro laciĝo. Tiam, kiam ŝia konscio vagadis inter dormo kaj veko, ŝi aŭskultis mildan voĉon en sia orelo:

- Fermu la okulojn.

Ŝi ilin malfermis tremante, sed cedis al la tento kredi je amo. Rifuzis ŝi la realon, kaj fordoniĝis al tiu sonĝo, kiu ŝin envolvis. Ŝi fermis siajn okulojn, kaj ree aŭskultis:

- Mi venis pro vi, mia amo. Venu kun mi - diris la voĉo, tiel mallaŭte kaj proksime al ŝia orelo, ke ŝiaj nukaj haroj hirtiĝis.

Ŝi sentis varmetan brakumon ĉirkaŭ sia korpo, kaj lasis sin forporti.

Kiam tagiĝis, ŝia patrino trovis ŝin morta sur la lito.

La sekvintan semajnon, ŝia patrino ricevis leteron de lia patrino. Ŝi ĝin malfermis maltrankvile, kaj legis la novaĵon: li mortis la 10an de aprilo en trafikakcidento, survoje al la fluĝaveno.

Roberto PERES-FRANKO
22/Feb/1999

La hispanan originalon, Cierra tus ojos, esperantigis Norberto DIAZ GUEVARA kaj la aŭtoro. Parto de antologio "Mondoj" (Pollando, 2001), ISBN 837194201X.

1. Zapatillas gringas: Ŝuoj uzataj por sportoj aŭ promenoj, el plasta kaj leda materialoj.

2. Malecón: Malalta kaj dika mureto laŭ la marbordo, kie tradicie la homoj promenas kaj sidiĝas vide al la maro. La vorto pensigas ĉefe pri promenejo, kaj ne pri moleo.

3. Coppelia: Famkonata glaciaĵvendejo en Havano.