Patrio

Ricardo MIRO (prononcu Rikardo Miro') estas la ĉefa poeto de Panamo kaj "Patrio", verkita en Barcelona, estas lia ĉefa poemo. Tradukis el la hispana Roberto PERES-FRANKO (2005).

Patrio tiom eta, sur la istmo kuŝanta:
same ol maro sonas en la konka helik',
pro via vibra suno kaj ĉielo vivanta
en mi tiel resonas via tuta muzik'

Turnigas mi okulojn kaj teruron eksentas
ĉar mi ne vidas vojon por reiri al vi...
Mi eble ne konscius, vin kiom mi amegas
se fato ne decidus, ke mi forigu vin!

Patri' estas memoroj... la spertoj travivitaj,
kovritaj de ŝiraĵoj el amo aŭ dolor';
la palmo murmurema, muziko elkonita,
ĝardeno jam sen fruktoj, folioj aŭ kolor'

Patri' estas antikvaj padetoj sinuantaj
senĉese trairitaj ekde la infanec',
la arboj antaŭ longe elkore nin konantaj
silente parolantaj pri kara pasintec'

Anstataŭ fremdaj turoj orgojle elstarantaj
sur kies orsaĝetojn por morti venas sun'
al mi lasu la arbon, sub kiu ekrevanta
mi ŝtelis ŝian kison kaj skribis sur la trunk'

Ho, miaj karaj turoj, kadukaj kaj lontanaj
mi sentas nostalgion pri via resonad'!
Mi vidis multajn turojn, kun sonoriloj vanaj;
neniu tamen sciis, ho ve, turoj lontanaj!
kanti kiel vi adis, kanti per singultad'

Patri' estas memoroj... la spertoj travivitaj,
kovritaj de ŝiraĵoj el amo aŭ dolor';
la palmo murmurema, muziko elkonita,
ĝardeno jam sen fruktoj, folioj aŭ kolor'

Patrio tiom eta, se vi restus kuŝante
sub la ombro de flago, nenio restus for;
eble vi estis tiel malgranda pretigante
por ke mi vin kunportu metitan en la kor'!

Ricardo MIRO
1909