En la mar'

Ho, kiel bela mar' kolera estas!
Kiel grandigas ĝi mian animon!
Kiu taksas eta, antaŭ ĝi, homon?
Ĝuste ĉi tie mi granda min sentas!

La ekbrilego la tenebron ŝiras,
fulmoj trairas maston nevundante.
La barko supren kaj malsupren iras,
sur la senlima kampo navigante.

Kaj kiel furioza maro muĝas!
Kiel venas dispeciĝi la huloj
kontraŭ l' fiera ŝip'! Kaj kiel saltas
sur la vizaĝon akvaj diamantoj!

Amaraj aŭ salgustaj kvazaŭ larmoj,
sur miajn lipojn falas kelkaj gutoj...
Mi trinkas kolerploron de l' Ocean'!
Mi trinkas kolerploron de l' Giganto!

La pruo la timindajn ondojn rompas
de l' aroganta kaj senlima punto...
Mi regas maron kaj min forta trovas
sur fragilaj tabuloj de la ŝipo!

Ŝajnas ke, mian venkon rigardante,
ploros pro ĉagreno kaj spitkolero
brava ĉiel' kaj orgojla abismo...

Ĝemas vento ŝnuraron trairante,
kaj mi sentas, kion? spiritan forton...
invadantan ebrion el senfino!

Dr. Joaquín Pablo FRANCO GONZÁLEZ
1898

Noto: Tiu poemo priskribas kariban uraganon, trafitan de la aŭtoro kiam li perŝipe vojaĝis el Kolombio al Panamo pro maljusta politika ekzilo. La originalon elhispanis en 2003 lia nepo, Roberto PÉREZ-FRANCO, kiu dankas rekomendojn de Manuel PANCORBO CASTRO.


[Presebla versio]